• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-24 18:59:39    
Ĉinaj malnovaj firmaoj, kiuj serĉas disvolvon en reformado

cri
En la disvolva procezo de ĉinaj komerco kaj industrio troviĝas multaj malnovaj firmaoj kun longa historio, interalie la plej longa historio atingis preskaŭ 500 jarojn. Kiel vidintoj kaj postvivantoj de disvolvo de ĉinaj komerco kaj industrio, ili ludis gravan rolon por akceli ĉinan agrikulturan kaj industrian produktadon, prosperigi merkaton, plivastigi ĉinan kulturon kaj disvolvi internacian interfluon. Kaj nun ĉi tiuj firmaoj jam formis altan markan valoron en konsumantoj kaj posedis malfacile kalkuleblan valoron. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni kune kun vi vizitos ĉi tiujn ĉinajn malnovajn firmaojn kaj komprenos la staton, ke ili adaptas sin al la nova situacio kaj serĉas disvolvon en reformado, bonvole aŭskultu!

Ĉina malnova firmao estas la ĝenerale uzata koncepto kaj la propra titolo de la ĉina komerco, nome, ĉinaj malnovaj firmaoj estas la bonaj naciaj entreprenoj kun longa historio, bona honoro, bonkvalita produkto, aparta metilerteco aŭ heredantoj, kiuj posedas potencan influon en lokoj aŭ tuta lando. Post la disvolvo en centoj da jaroj, en Ĉinio eĉ en la internacia socio malnovaj firmaoj havas kelkan famecon. En la moderna komerca socio, fameco estas la kerno, malnovaj firmaoj signifas senliman komercan ŝancon kaj havas grandan senforman kapitalon. Studanto de ekonomia instituto sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Yang Chunxue diris:

"La ĉefa komerca valoro de malnovaj firmaoj fontas en ĝia senforma kapitalo. La ĝenerala signifo por la tuta ĉina komerca ekonomio ĝuste estas ĝiaj honesteco kaj fidindeco. Disvolvo de malnovaj firmaoj havas grandan realan signifon."

Malnovaj firmaoj posedas oran markon, sed la ora marko ne estas natura vazo, kiu povas kolekti riĉaĵojn. Nun, multaj malnovaj firmaoj troviĝas en limo de vivo kaj morto, eĉ multaj malnovaj firmaoj jam malaperis en la ondo de merkata ekonomio. Laŭ ne plena statistiko, nun en Ĉinio troviĝas pli ol 5 000 malnovaj firmaoj, ĉi tiuj travivis ŝanĝiĝon de multaj sistemoj, en la merkata ekonomio kun pli kaj pli akra konkurenco, multaj alfrontas malsufiĉan kreon, malbonan protekton de intelekta proprieto, malfortan kapablon en merkata plivastigo kaj aliajn malfacilojn.

Pekina silka firmao Qianxiangyi fondiĝis en 1830, estas monde fama ĉina malnova firmao. En centoj da jaroj Qianxiangyi ĉiam persistas en la funkcia celaĵo "esti centpocente vera kaj neniel mistrafita kaj ne trompi knabojn kaj maljunulojn", tio akiris fidon de la tuta socio. En sia prospera tempo, Qianxiangyi sinsekve establis 27 filiojn en ĉinaj urboj Pekino, Tianjin, japana urbo Osako kaj aliaj lokoj kaj formis grandan komercan reton. Sed la nuna stato de Qianxiangyi estas maloptimisma. Vicĝenerala direktoro de Qianxiangyi sinjoro Gao Shenchang diris:

"En ĉi tiu tempo, nia negoco estas malbona. La historia ŝarĝo de malnovaj firmaoj estas relative peza kaj nombro de laborantoj estas relative granda. Post reformado laborantoj fariĝis akciuloj, sed la kapitala forto ankoraŭ estas relative malgranda. Ni havas iujn planojn, sed la nuna disvolvo estas ne rapida."