• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-24 19:04:04    
Jara plej alta kvoto de kredito liverota de Monda Banko al Ĉinio estos 1,5 miliardo da usonaj dolaroj en sekvantaj 5 jaroj

cri
Jara plej alta kvoto de kredito liverota de Monda Banko al Ĉinio estos 1,5 miliardo da usonaj dolaroj en sekvantaj 5 jaroj

Laŭ raporto de ĈRI, en la sekvantaj 5 jaroj, ĉiujare Monda Banko antaŭvideble liveros al Ĉinio la plej altan kvoton de kredito je 1,5 miliardo da usonaj dolaroj.

La 24-an de majo, la plenuma direkcio de Monda Banko sankciis la ĝeneralan celon de strategia kunlaboro inter Monda Banko kaj Ĉinio de 2006 ĝis 2010.

Por realigi tiun celon, Monda Banko, pere de liverado de kredito, helpos al ĉinaj entreprenoj disvolviĝi transmare, helpos al Ĉinio plibonigi konstruadon de fundamentaj establaĵoj en la kamparo kaj disvolvi kampanjon pri energi-ŝparado kaj poluci-jungado. Krome, Monda Banko faros kunlaboron kun Ĉinio por antaŭenpuŝi reformadon de financaj institucioj kaj la registaraj.

Magnet-suspensia trafika linio inter Ŝanhajo kaj Hangzhou

Baldaŭ ekkonstruiĝos la magnet-suspensia trafika linio inter Ŝanhajo kaj Hangzhou. La projektita plej alta hora rapideco atingos 500 kilometrojn.

Posttagmeze de la 23-a de majo, germana ĉefministro Angela Merkel vizitis kaj veturis per magnet-suspensia trajno de la kvartalo de Ŝanhajo al la Pudong-a Internacia Flughaveno. Ŝi esprimis, ke la germana registaro aktive subtenos pluan teknikan kaj inĝenierian kunlaboron inter Germanio kaj Ĉinio sur la magnet-suspensia kampo.

Ĉina flanko esperas, ke usona flanko senĉese reduktos limigon al eksportado de altaj teknikoj al Ĉinio

La 23-an de majo, en gazetara konferenco okazinta en Pekino, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Liu Jianchao esprimis esperon, ke la usona flanko senĉese reduktos limigon al eksportado de altaj teknikoj al Ĉinio laŭ ĝenerala situacio de duflanka kunlaboro kaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Stabila kreskado de produktokvanto de nafto de Ĉinio

La ĉina nafta produktokvanto stabile kreskas kaj en la estontaj kvin jaroj pliiĝos de 185 milionoj da tunoj ĝis 195 milionoj da tunoj.

Laŭ informo el kemiindustria kunveno, Ĉinio jam starigis kompletan petrol-industrian sistemon. En la pasinta jaro la produktokvanto de nafto estis 182 milionoj da tunoj. Krome, la rezervokvanto de nafto de Ĉinio stabile kreskas. Pro plivasta ekspluatado, la ĉina nafta rezervokvanto espereble multe kreskos.

Tamen ĝis la jaro 2010, al Ĉinio mankos nafto de 150 milionoj da tunoj.