• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-25 07:40:55    
"Profunde de Strateto" kaj Ĝia Aǔtoro

CRI

Ĉi-momente dolĉe dormas Suzhou, tiu ĉi antikva urbo. Ŝi trankvile kuŝas en kanala brakumado, kvazaǔ nimfeo en rivera lito. Ĉestrataj lampoj dormeme verŝas lumon al poploj, lulataj de aǔtuna vento, dum petolaj arboombroj dancetas sur gruza vojo, ne ĝenante dormeton de la stratoj.

En la nordorienta angulo de la urbo etendiĝas tre malgranda strato; en tiu profunda kaj ŝtonplate tegita strateto staras soleca domo; en iu ĉambro de la soleca domo brilas surtabla lampo; ĉe tiu surtabla lampo sidas fraǔlino, ŝajne meditanta pri io, kun la manoj sub la mentono. La nazo alta kaj rekta, la okuloj gagatnigraj kaj brilaj, la okulharoj longaj kaj... kaj ŝi havas ankaǔ 2-on da harplektoj, falantaj ĉe la tempioj, kunigitaj ĉe la nuko, atingintaj la talion kaj portantaj sur sia ekstremo koloran tuketon.

Eĉ la strateto mem ne scias, pri kio ŝi pensas. Aǔ ŝi legas libron ĝis la profunda nokto? Sole leterportisto konas, ke ŝi estas Xu Wenxia, laboristino de ŝpinteksa fabriko. Li ofte portas bele skribitan leteron al ŝi, sed ĉiufoje, ricevante tian leteron, ŝi kuntiras la brovojn kaj eĉ disŝiras antaǔ li la leteron.

Xu Wenxia ne povas legi plu libron, pro io ĉagrena. De la lastaj tagoj, el ŝia koro ofte eruptas knabine aparta aflikto, kiu sekve puŝas ŝin en teruron kaj indignon reaperigante antaǔ ŝi tiun paseon, kiu ŝin hontigas, humiligas kaj larmigas.

... Ŝi perforte turnas sian atenton al la libro. Libro pri algebro. Ŝi pene luktas plu kontraǔ diversaj ekvacioj. Sed baldaǔ literoj saltas kaj tordiĝas, kaj fine kunfandiĝas en nigron. Ŝi forte tiras la palpebrojn por revenigi la atenton kaj forpeli dormemon, neniel povante rezisti al sufoka varmo. Ŝi do leviĝas kaj malfermas la fenestron. Blovas pli forta vento, tre agrable. Susuras surarbaj folioj, tre tikle – endormiĝas la nokta atmosfero kaj aǔtunaj sonoj. Dum eksplodas furiozo.

Kial ŝi furiozas? Sole ŝi mem scias la kaǔzon. Antaǔ ŝiaj pupiloj tangas figuro de Zhang Jun, teknikisto diplomita el universitato. Juna, certe, kaj ŝika, kun vizaĝo kvadrateca kaj emananta ruĝetajn brilojn. De longe estas tiel, ke li, kun ia preteksto, portas al ŝi ridetojn kaj vortojn kaj forglitas silente, ruĝiĝinte kaj pudore. Ĝuste pro ĉi tio ŝi malkvietas, kvankam ŝi intence negas ĉi tian kaǔzon.

Jam plurfoje ŝi forbatis ĝenon de amoro...

Kara samideano, vi ĵus legis la 1-ajn alineojn de novelo, titolita "Profunde de Strateto" kaj verkita de Lu Wenfu.

Lu Wenfu naskiĝis en la gubernio Taixing de la sudorienta provinco Jiangsu, 1927. Abiturientiĝinte en 1948, li iris al liberigita regiono en la norda parto de la provinco Jiangsu por partopreni en revolucio. En la posta jaro li sekvis la popolan liberigan armeon al la sudo de Ĉinio, servante kiel reportero de Suzhou-a Filio de Xinhua-a Novaĵ-agentejo. Poste li fariĝis raportisto de "Nova Suzhou-a Ĵurnalo", sekve estro de industri-raporta grupo. En 1955 li komencis publikigi novelojn, sinsekve en "Popola Literaturo", "Pluva Floro", "Burĝono", "Literatur-arta Monata Revuo" kaj aliaj periodaĵoj. Poste aperis 2 novelaj kolektoj "Gloro" kaj "Dufoja Renkontiĝo kun Zhou Tai". En la 80-aj jaroj, li jam ĝuis altan takson, almenaǔ pro "Sinofero", "Familio de Kolportisto" kaj "Gastronomo".