• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-25 16:06:28    
Ekzameno de ĉinlingva nivelo de Ĉinio

cri
Nuntempe, multaj eksterlandaj studentoj en Ĉinio sinokupas por altigi sian nivelon de ĉina lingvo por partopreni en la "Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo" okazonta post kelkaj monatoj. Laŭ konigo, de la lastaj jaroj, pli kaj pli multe da eksterlandanoj ekkonis kaj entuziasmis pri tiu ekzameno. Iuj eĉ diras, ke ĝi estas "ĉina TOEFL". Do, en hodiaŭa programero, ni konigos al vi pri la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo.

La ĉina Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo estas ŝtatnivela norma ekzameno okazigata de Ĉinio por ekzameni la ĉinlingvan nivelon de tiuj, kies gepatra lingvo ne estas la ĉina lingvo. Laŭ karaktero ĝi estas sama kun la ekzamenoj TOEFL kaj GRE de Usono. Estas 11 rangoj laŭ ĝiaj atingaĵoj, ju pli altas la rango, des pli altas nivelo de la ĉina lingvo.

Profesoro Wang Lujiang de la Pekina Lingva Universitato delonge partoprenas en laboro rilata al la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo. Li rememoris, ke kiam Ĉinio unuafoje okazigis la Ekzamenon de Ĉinlingva Nivelo en la jaro 1990, partoprenis nur iom pli ol 2 000 homoj. Sed nuntempa stato tute ŝanĝiĝis. Ŝi diris:

"Antaŭ mezo de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, la partoprenantoj de la ekzameno konsistas ĉefe el la studentoj, kiuj studas la ĉinan lingvon en kaj ekster Ĉinio. Enirinte en la 21-an jarcenton, krom studentoj ankaŭ la mezlernejaj kaj element-lernejaj lernantoj partoprenas en la ekzameno. Kaj ankaŭ aliaj memlernantoj de la ĉina lingvo partoprenas en la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo por kontroli sian frukton dum lernado de la ĉina lingvo. Ĝis la jaro 2005, totala nombro de partoprenintoj en la ekzameno jam proksimas al 500 mil."

Wang Lujiang ankaŭ konigis, ke nuntempe en 34 landoj kaj regionoj de la tuta mondo troviĝas pli ol 150 ekzamenejoj de la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo. Tio faciligas al la lernantoj de la ĉina lingvo de diversaj landoj partopreni en ĉi tiu ekzameno. Laŭ konigo, per konforma nivela atestilo, eksterlandanoj povas peti aliĝon al diversaj lernejoj de Ĉinio por akcepti edukadon.

Chris Mutz el Usono partoprenas en la ekzameno pro tiu konsidero. Parolante pri kialo de partopreno en la ekzameno, li diris:

"Mi pensas, ke mi partoprenas en ĉi tiu ekzameno pro jenaj kialoj: unue, mi esperas ekkoni mian ĉinlingvan nivelon, klariĝi pri tio, kian flankon mi ankoraŭ devas plifortigi; due, tio estas ĉina ŝtatnivela norma ekzameno, tial mi pensas, ke se mi intencas peti aliĝon al postdiplomiĝa studo aŭ aliaj kursoj en Ĉinio, necesas atingi la 6-an nivelon de ĉina lingvo laŭ postulo."

Laŭ konigo, de la lastaj jaroj, la ĉefa celo de eksterlandanoj, kiuj lernas la ĉinan lingvo, jam turniĝis de la pura hobio al preparado por studi, vivi aŭ labori en Ĉinio. Pli ol duono de studentoj de Japanio kaj Korea Respubliko partoprenis en la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo por trovi postenon en Ĉinio. Lee Moon Kyu el Korea Respubliko estas unu el ili. Li diris al raportisto, ke gajni la atestilon pri ĉinlingva nivelo ne nur atestas ies atingon en studado en Ĉinio, sed ankaŭ favoros en serĉado de posteno:

"Nuntempe multaj anoj de Korea Respubliko scipovas la ĉinan lingvon. Kaj la entrepenoj de Korea Respubliko taksas ĉinlingvan nivelon de iu homo nur per notoj de la Ekzameno de Ĉinlingva Nivelo."