• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-25 17:15:45    
Afganio alfrontas alian fluktuan periodon

cri

La 24-an de majo, la armea flanko de Afganio proklamis, ke nokte de la 23-a de majo la afgana registara armeo pafmortigis 60 armitojn de Talibano en iu intensa batalado en la provinco Uruzgan, suda Afganio, kaj 4 soldatoj de la registara armeo mortis. Tio estas la 4-a grandskala armita konfliktado inter la afgana registara armeo, la koalicia armeo gvidata de Usono kaj la armita forto de Talibano en la pasinta unu semajno. Analizistoj montris, ke la lastatempaj eventoj manifestas, ke Afganio alfrontas alian fluktuan periodon post la renversiĝo de la talibana regpotenco en 2001.

La lastatempa intensiĝo de la armita konflikto estis kaŭzita de Talibano. De printempo de la kuranta jaro la talibanaj armitoj, kiuj viglas en la orienta kaj suda partoj de Afganio, intensigas sian "printempan atakadon" en diversaj lokoj de la lando. Samtempe, por malhelpi tion, ke la internacia sekuriga trupo gvidata de NATO plivastigu sian mision de pacprotektado en la sudan parton de Afganio en julio, la talibanaj armitoj pli freneze okazigis novan tajdon de atakoj. Vizaĝe al tia situacio, la afgana registara armeo kaj la usona armeo garnizonanta en Afganio ne povas ne preni pli furiozan revenĝan agadon. Pasis jam 4 kaj duona jaroj post la finiĝo de la afgana milito, la usona armeo garnizonanta en Afganio unuafoje publike agnoskis en la 24-a de majo, ke Talibano fakte jam reregis partan regionon de la suda parto de Afganio. Tiutage proparolanto de la usona armeo garnizonanta en Afganio Tom Collins diris en la gazetara konferenco: "Sendube Talibano havas sian influon en kelkaj regionoj. En kelkaj regionoj de la 3 provincoj Kandahar, Helmand kaj Uruzgan viglas centoj da talibanaj aktivuloj." Antaŭ tio, oficisto de la afgana registaro jam konfesis, ke iuj malproksimaj vilaĝoj de la supre menciitaj 3 provincoj jam refoje falis en la manojn de Talibano.

La nova fluktuado de la afgana sekureca situacio ankaŭ vekis malkontenton de la afganaj registaro kaj popolanoj kontraŭ la usona armeo garnizonanta en Afganio. Laŭ raporto, en la furioza batalado inter la koalicia trupo gvidata de Usono kaj la talibana armita forto okazinta en la 17-a de majo, ĉirkaŭ 20 senkulpaj civiluloj mortis. En la 22-a de majo, la usona armeo garnizonanta en Afganio proklamis, ke en la sama tago la usona armeo faris aeratakon kontraŭ iu vilaĝo de la provinco Kandahar kaj mortigis ĉirkaŭ 80 talibanajn armitojn. Tamen laŭ aserto de la provincestro de Kandahar, la aeratako kaŭzis morton de almenaŭ 16 civiluloj. Afgana prezidento Hamid Karzai jam ordonis fari enketadon pri la evento kaj diris, ke li venigos komandoron de la usona armeo garnizonanta en Afganio, por ke li faru "plenan klarigon".

Krom la faktoro de Talibano, alia grava problemo de Afganio estas ekonomio kaj senlaboreco, kio pluapaŝe malstabiligis la afganan socion.