• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-25 17:33:23    
Ĉinio publikigis Orientilon pri Administra Akuzo pri Aŭtorrajto

cri

Karaj retlegantoj, lastatempe Ĉinio plifortigis protekton al aŭtorrajto kaj samtempe kun forta batalo kontraŭ surreta rajtoatenco kaj piratado, laboro pri forta antaŭenpuŝo de uzo de originala softvaro estas en funkciado. En la 28-a de aprilo, ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio publikigis Orientilon pri Administra Akuzo pri Aŭtorrajto por faciligi al rajtantoj pli efike protekti sian rajton. La publikigo de la orientilo estas laŭdataj de rajtanto. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

En la lastaj jaroj, en Ĉinio, procesoj pri aŭtorrajto ofte fariĝis fokuso de kultura kaj amuza paĝoj de ĵurnaloj, tio montris, ke koncepto de rajtantoj pri protekto de rajto senĉese altiĝis, tamen vizaĝe al rajtoagresa agado, plejparto de rajtantoj ne klare scias manieron por la protektado. Orientilo pri Administra Akuzo pri Aŭtorrajto per lingvoj ĉina kaj angla, kiu estis publikigita de ĉina Ŝtata Aŭtorrajta Administracio en la 28-a tago, naskiĝis celante solvi la problemon. Vicestro de Aŭtorrajta Departemento de la administracio sinjoro Xu Chao konigis:

"Estas malfacile por homo, kiu ne bone konas leĝajn klaŭzojn, trovi vojon, se li volas fari akuzon. Nun ni ellaboris la orientilon celante helpi rajtantojn trovi vojon, se ili sentas, ke ilia aŭtorrajto estas agresata kaj volas peti helpon al la registaro, kun kia kondiĉo ili devas posedi kaj kian ateston ili devas prezenti. Publikigo de la orientilo celas plifortigi protekton de aŭtorrajto. Surbaze de originaj leĝoj kaj statutoj, ni elektas necesan enhavon rilate al akuzo kaj redaktas la orientilon. Plenumo de la laboro estas parto de kompleta strategio pri protekto de intelekta proprieto de nia lando."

Laŭ instruo de la Orientilo pri Administra Akuzo pri Aŭtorrajto, trovante rajtoagresan agadon, rajtanto povas fari akuzon al administra departemento de tia loko, kie funkciis rajtoatenco kaj naskiĝis rezulto de la rajtoatenco. La akuzo devas esti prezentata en du jaroj post okazo de rajtoagresa ago. Akuzantoj ankaŭ devas prezenti petskribon pri enketo, identecan ateston, unuapaŝan ateston de rajta aparteneco kaj ateston pri rajtoatenco. Post prezento de akuzo de rajtanto, administra departemento de aŭtorrajto faras ekzamenon al akuzaj materialoj kaj poste sciigas akuzanton, ĉu la akuzo estas akceptata. Se akuzanto ne konvinkiĝas pri la trakto, li povas laŭleĝe peti administran rediskutadon aŭ prezenti administran akuzon. Se rajtanto trovas, ke rajtoagresaj kopiaĵoj estas importataj aŭ eksportataj de ĉina dogano, li povas peti doganon laŭleĝe preni koncernan protektan rimedon.