• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-25 20:27:10    
Disvolvo de malnovaj firmaoj en Ĉinio

cri
De la lasta tempo, la loko Qianmen, kie troviĝas Qianxiangyi, estas reformata, pro tio multaj malnovaj firmaoj devas forlasi la faman komercan kolektan lokon en la historio. Ricevinte la informon, multaj homoj venis al Qianxiangyi kaj la negoca sumo grande pliiĝis, sed tio ne ĝojigis sinjoron Gao Shenchang. Konsiderante la estontan disvolvon de Qianxiangyi, li estas maltrankvila. Ĉar se Qianxiangyi translokiĝos, certe iuj laborantoj perdos laboron kaj la elsendo de pensio estos malfacila problemo. Cetere, trovo de taŭga loko estas malfacila. Kaj multaj produktaj kontraktoj de la jaro 2006 jam estis subskribitaj, la perdo de abonmono superos milionon da juanoj.

Studanto de ekonomia instituto sub Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj sinjoro Yang Chunxue opiniis, ke en la lastaj jaroj malnovaj firmaoj malprosperiĝis, la plej grava kialo estas, ke mankas kreo kaj ili ne povas utiligi malnovajn markojn por ekspluati novan industrian kampon kun disvolva potenciala forto. Samtempe, li opiniis, ke malnovaj firmaoj havas saman malsanon kiel ĉinaj tradiciaj entreprenoj. Malnovaj firmaoj devas fortigi kreon kaj reformadon kaj strebi al vivrajto en la moderna merkata konkurenco.

"Ĉu fine malnovaj firmaoj bone disvolviĝos, tio tute dependas de la konkurenca procezo, ke malnovaj firmaoj konformu al la merkato. Kialoj de malfacila situacio de diferencaj entreprenoj estas malsamaj, oni devas laŭ konkreta stato desegni reforman projekton. Malnovaj firmaoj devas lerni spertojn de ŝtataj entreprenoj, kiuj sukcese faris reformadon."

Pro granda potenciala valoro de malnovaj firmaoj, nun la ĉina registaro kaj popolorganizoj komencis atenton al protekto kaj prosperigo de malnovaj firmaoj kaj aktivado de protekto de malnovaj firmaoj aktive disvolviĝas en ĉinaj diversaj lokoj. Malnovaj firmaoj estas la gravaj konsistigaj partoj de Pekino, kiel monda fama historia kaj kultura heredaĵo. Kun la sukceso de peto de organizo de Olimpikoj, savo kaj reprosperigo de pekinaj malnovaj firmaoj jam estis metitaj de koncernaj fakoj en tagordon. La 19-an de majo en 2005, asocio de entreprenoj de "malnovaj firmaoj" en la ĉina orienta ĉemara urbo Hangzhou publikigis "Leĝan Projekton pri Protektado kaj Disvolvado de "Malnovaj Firmaoj" en Hangzhou", ĉi tiu estas la ĉina unua leĝa projekto pri protekto kaj disvolvo de markoj de "malnovaj firmaoj".

Vicministro pri komerco sinjoro Zhang Zhigang esprimis, ke por denove vigliĝi, reformado estas urĝa:

"Ni postulis, ke nun ĉiuj 'malnovaj firmaoj' faru reformadon kaj establu modernan entreprenan sistemon. Ni devas alpreni rimedojn por ke per ŝanĝo de koncepto kaj sistema kreo entreprenoj akiru disvolvon kaj persistu en livero de laŭnormaj produktoj kaj servado. Ĉiflanke la registaro devas doni grandan subtenon. Mi konvinkiĝas, ke vigliĝintaj malnovaj firmaoj grande disvolviĝos."

Laŭ plano, la ĉina Ministerio pri Komerco ĉiuflanke kolektos materialojn por rearanĝi malnovajn firmaojn kaj en 3 jaroj denove difinos mil entreprenojn de "ĉina malnova firmao". Per ellaboro de necesaj subtenaj kaj protektaj politikoj oni ĉiuflanke akcelos reprosperigon kaj disvolvon de malnovaj firmaoj kaj kulturos amason da entreprenoj kun elstara supereco kaj disvolva potenciala forto.

Vicĝenerala direktoro de Qianxiangyi sinjoro Gao Shenchang esprimis al raportisto, ke por estonta disvolvo ili pli multe atentos esploron de merkato kaj konsuma penso de konsumantoj kaj la celo estas trovi pravan difinon de la loko de entrepreno.

"Ankoraŭ multaj laboroj atendas nin, ekzemple, ĉena administrado, skala negoco kaj normigo. En la pasinteco, malnovaj firmaoj ne havis normigan aĵon, nun ni heredis iujn bonajn tradiciojn, sed en administra maniero kaj administra sistemo ni devas dependi de modernaj scienc-teknikaj metodoj kaj ellabori normigon de produktoj kaj servado por konformi al la merkato."