• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-26 07:56:30    
Ciyuan: Edzino

CRI

En tiuj tagoj, kiam Mei kuŝis en hospitalo, Weilai ĉiam ŝin akompanis.

"Rakontu ion el via historio, ĉu bone?" petis Mei iutage, kiam nur ili ambaǔ restis en malsanulina ĉambro.

"En mia infaneco..." Weilai ridetis kaj subŝovis litkovrilan angulon por Mei.

"Mi ne volas aǔskulti tion." Mei interrompis lin kaj flanken turnis la kapon.

Weilai bone sciis, kion Mei celas, tamen ĝuste tion li ne volis rakonti. Sekve Weilai trankvilige ellasis tiujn vortojn, "Ĉion mi jam diris al vi, ĉu ne?" Kaj li leviĝis, forlasis la liton, paŝis al la pordo, ĝin malfermis kaj eliris.

Mei kriis kaj vokis lin, tamen li ignoris.

Eble antaǔdestinite, Mei kaj Weilai geedziĝis. Kaj tio okazis kiel en filmo. Tiutage pluvis, Weilai sin ŝirmis sub alero. Baldaǔ junulino alvenis kaj, etendinte ombrelon super lian kapon, diris, "Ni estas samdirektaj." Kaj li konatiĝis kun ŝi. Kaj post 3 monatoj nupto okazis.

Post la geedziĝo ambaǔ ofte sidis unu kontraǔ la alia, silente kaj senmove. Al Welai ŝajnis, ke la okuloj de Mei tre similas tiujn de lia antaǔa edzino. Tial li tute absorbiĝis en rigardado al ŝiaj pupiloj. Jam plurfoje, Mei laciĝis pro lia obseda rigardado kaj fine demandis, "Kial vi ĉiam rigardas miajn okulojn? Kial?"

Kvazaǔ vekiĝinte el sonĝo, li murmuris, "Nenio..." Kaj leviĝis por ion fari.

En la kunvivaj tagoj Mei ĉiam lin amis kaj zorgis, sed foj-foje eksplodis de senkaǔza kolero, bruis kaj lin insultis. Siaflanke li restis tolerema, ĉar Mei estis ĉarma kaj, li pensis, ĉarma knabino havas fortan galon.

Nun, Mei estis mortonta.

"Kiujn vortojn vi volas lasi al mi?" Ŝin demandante, Weilai larmis.

"La samajn vortojn: Ĉiam kune kun vi, en la vivo, post la morto!" Kaj ŝi ridetis.

Li ekmiris, ĉar ŝiaj vortoj rememorigis al li la eksedzinon kiu, tre malbela, loĝis en alia urbo, en kiu ambaǔ pasigis almenaǔ 2 jarojn, dum kiuj ili kunvivis simple kaj monotone, tamen ne sen varmo. Poste li riĉiĝis el akcio. Portante eǔropajn vestojn kaj frekventante mondumon, li pli kaj pli sentis, ke ŝi ne meritas lian kunecon. Iun tagon li diris, "Ni disiĝu!"

Komence ŝi prenis lian parolon por ŝerco. Poste, iom surprizite, ŝi ridetis. "Mi jam ĵuris, ke en la tuta vivo mi restos ĉe vi."

"Vi pentos."

Almenaǔ duonan monaton li ne revenis al ŝi.

Poste, ŝi trovis lin en borsa halo. "50 mil juanojn al mi!"

"Por kio tiom da mono?"

"Por divorco!"

"Bone, sed post subskribo sur divorca papero!"

Post la eksedziĝo li forlasis la urbon kaj, kiel rakontite, konatiĝis kun Mei...

Farante vestoŝanĝon al Mei, Weilai eltrovis malgrandan ŝlosilon. Li rekonis, ke la ŝlosileto estas por delikata skatoleto kuŝanta ĉe kapkuseno de Mei en la hejmo, sed li neniam tuŝis ĝin, tial li ne sciis, kio estas en ĝi.

Post funebro Weilai sidis sola en la senmastrina hejmo. Tre enua, li enpoŝigis la manon por preni cigaredon, tiam liaj fingroj tuŝiĝis kun la ŝlosileto. Scivolo lin starigis kaj li alportis la skatoleton kiu estis gardanta en si kuracan registron pri tuta procezo de vizaĝa plastio.