• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-26 08:25:35    
Ĉindevena filmstelo Lu Yan

cri

Karaj retlegantoj, sinjorino Lu Yan estas unika orientano meze de ĵurianoj de usona oskara premio. Lu Yan 79-jara en la kuranta jaro estas monde fama filmstelo kaj iu amaskomunikilo per vortoj "eterna beleco" priskribas ŝian ĉarmon. En la hodiaŭa programereto, ni konigos al vi Lu Yan.

Lu Yan naskiĝis en Pekino kaj transloĝiĝis al Usono en 1947. En 1956, ŝi faris pluan studadon en fakultato de prezentado de iu fama dramaturgia instituto en Kalifornio. Farinte diploman teatraĵon, ŝi gajnis sukceson kaj estis laŭdata pro sia prezentada talento. Poste ŝi komencis sian artan vojon en Holivudo. Ŝi kunlaboris respektive kun Frank Borzage, reĝisoro kiu gajnis orfiguran premion de Oskaro, Marlon Brando, filmimperiestro de Oskaro kaj kun aliaj famuloj. Dank' al sia elstara ludarto, ŝi fariĝis fama ĉindevena aktorino en Holivudo.

En ŝia juneco, Ĉinio ne praktikis politikon pri malfermo, ŝi ofte sentis diferencon inter du kulturoj. Ŝi rememoris kun profunda emocio:

"En la juneco, mi ne havis multe da ŝancoj por ludi rolon. Ĉar mi loĝis en Usono kaj antaŭ kvindek jaroj, usonanoj ne komprenis Ĉinion kaj apenaŭ la ĉinan kulturon. Tial iam mi legis scenaron, mi kaj ridis kaj ploris. Surface reĝisoroj aŭskultis mian opinion, fakte ili agis laŭ sia plaĉo."

Ludinte ĉefan rolon de Cixi en filmo kameraita kaj investita de Usono en 1986, Lu Yan havis plurfojajn disputojn kun itala reĝisoro Bernardo Bertolucci. La filmo gajnis premion de plej bona filmo en Oskaro 1987.

Poste Lu Yan ludis rolojn en grandnombro da ĉinlingvaj filmoj kaj modlis multajn figurojn, kiuj estas neforgeseblaj. Ŝi trifoje ludis la rolon de imperiestra patrino Cixi kaj trifoje gajnis premion de ora ĉevalo de taiwan-a filmo. En filmo kameraita de reĝisoro de ĉina interna loko Xie Jin, Lu Yan partoprenis en prezentado. Cetere en dramoj kaj muzikaj teatraĵoj, Lu Yan ludis ĉefajn rolojn. En 35 jaroj de sia prezentado, Lu Yan faris ludadon en pli ol 200 filmoj, dramoj, televidaj teatraĵoj kaj scenejaj teatraĵoj en Ĉinio, Usono kaj malproksimaorienta regiono kaj gajnis dekojn da premioj. Parolante pri la sento, Lu Yan diris:

"Estas ĝojige, ke mia laboro estas agnoskita. Samtempe mi estas feliĉa, sukceso de aktoro ne nur estas mia sola sukceso, ĉar malantaŭ kuliso, multaj homoj helpas min. La unua helpanto estas reĝisoro. Kiam mi faris prezentadon en filmo kameraita de reĝisoro Li Hanxiang, en ĉiu tago, lia edzino invitis nin por fari regalon kaj li mem estas lerta en munto, fotografio kaj belarto."