• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-26 14:42:07    
Kio estas ĝusta maniero trinki akvon

cri
Soifo estas signo, kiam la korpo bezonas akvon. Oni ofte trinkas akvon nur tiam. Fakte, tiam nia korpo jam anhidriĝis. Tiu malbona kutimo, trinki akvon nur ĉe soifo, kaŭzas oftan anhidriĝon de nia korpo, kaj damaĝas sanon. Tial, oni devas sekvi la principon "multaj fojoj, malmulta kvanto" dum trinkado de akvo. Nun, ni rekomendos al vi tagordon de scianca maniero de trinkado de akvo.

Ĝenerale, oni devas trinki tason da akvo kun malplena stomako post kiam oni brosis la dentojn en mateno, trinki tason ĉirkaŭ je la 10-a antaŭtagmeze, tason post tagmanĝo, kaj tason ĉirkaŭ je la 3-a posttagmeze. Kaj oni povas trinki tason da akvo respektive antaŭ vespermanĝo kaj antaŭ enlitiĝo. Kial oni devas elekti tiujn momentojn por trinki akvon? Post tutnokta dormado, ekmankas akvo al korpo. Se oni trinkas tason da akvo kun malplena stomako en mateno, la akvo rapide eniras en sangon, maldensigas la densan sangon kaj akcelas normalan cirkuladon de sango. Tio efike preventas malsanon de koraj kaj cerbaj vejnoj, plibonigas cirkuladon kaj provizadon de sango kaj favoras al metabolo de reno. Je la 10-a de antaŭtagmezo, ni jam laboris kelkajn horojn, trinkado de akvo povas plenigi akvon ellasitan pro ŝvitado kaj urinado, kaj trankviligos la nervozan laboran humoron. Trinkado de akvo post tagmanĝo plifortigos digestadon de korpo. Kaj je la 3-a posttagmeze, trinkado de akvo anstataŭ kafo kaj teo aldonas akvon kaj freŝigas cerbon.

Trinkado de taso da akvo antaŭ vespermanĝo pliigas satan senton. Kaj sekve oni ne manĝas multe en vespermanĝo. Tio estas plej ekonomia maldikiga medikamento. Oni devas trinki akvon antaŭ enlitiĝo, ĉar la sanga cirkulado malrapidiĝas dum dormado, la sango densiĝas, kaj trinkado de akvo maldensigas sangon kaj preventas trobozon. Tio estas grava precipe por maljunuloj.

Krome, oni devas atenti manieron de trinkado de akvo ankaŭ en sportado. Vicprofesoro Zhou Bo de iu hospitalo de la urbo Chongqing diris:

"Estas multaj problemoj atentindaj pri trinkado de akvo en sportado. Ni scias, ke ni multe ŝvitas dum sportado, kaj akvo perdiĝas. Se ni trinkas akvon nur kiam soifas, jam perdiĝis ekvilibro tiam. Tial, la unua atentinda punkto estas tio, ke ni devas trinki akvon antaŭ sporto. La dua estas tio, ke ni devas multfoje trinki malgrandan kvanton da akvo post sporto, sed ne trinki multe da akvo en unu fojo. Se oni trinkas tro multe da akvo, tio eble kaŭzos toksiĝon de akvo."

Sinjoro Zhou Bo konigis, ke toksiĝo de akvo rilatas al perdo de salo el korpo. Oni multe ŝvitas dum sportado, kaj ŝvito entenas multe da salo. Se oni trinkis multe da akvo post sporto, tiu kvanto da akvo baldaŭ ellasiĝos, kaj forportos iom da salo. Tiel la salo en ĉeloj pli kaj pli malmultiĝas, kaj malaltiĝas kapablo de asimilo de akvo. Iom da akvo asimiliĝas ene de ĉeloj, tio ŝveligas la ĉelojn. Kaj oni sentas svenon. Tio estas toksiĝo de akvo.

Tial la ĝusta maniero trinki akvon post sporto estas: unue gargari per akvo por malsekigi la buŝon kaj gorĝon, kaj poste trinki iomete da akvo, paŭzi iom, kaj retrinki iom da akvo. Kompreneble, se oni povas pretigi iom da maldensa sala akvo, tio plibonigos sanon.