• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-26 14:48:37    
Malsamaj geedziĝaj ceremonioj de ĉinaj gejunuloj

cri

En la lastaj jaroj, kun la rapida disvolvado de la ĉina socio, varias ankaŭ la geedziĝa ceremonio de ĉinoj. Por manifesti sian individuecon, multaj gejunuloj projektas por si distingan geedziĝan ceremonion, dezirante lasi neforgeseblan memoron al si mem, al la amato (aŭ amatino), al la gastoj. Nun bonvole sekvu nin al kelkaj distingaj geedziĝaj ceremonioj.

Antaŭnelonge iu amiko de nia raportisto okazigis geedziĝan ceremonion en iu kvinstela restoracio de Pekino. En la komenco de la ceremonio oni spektis videon pri la novaj geedzoj promenantaj sur mara plaĝo. La intima sceno kun la fono de marondaj frapoj vidigis la romantikismon de la paro. Poste oni lumigis kandelojn en la halo. En tiu milda lumo la paro pasigis la plej solenan mementon en la tuta vivo.

La ceremonio lasis al nia raportisto neforgeseblan memoron. Sinjoro Shi Kangning, ĝenerala direktoro de la Ĉina Nupta Asocio, informis nian raportiston ke antaŭe ĉinaj gejunuloj pli multe atentis la materialan aferon de la geedziĝa ceremonio, ekzemple la bankedon por regali gastojn, la limuzinon por preni la novedzinon, sed nun ili pli atentas la esencan signifon de la ceremonio. Li diris:

"Nun oni pli kaj pli alte taksas la spiritan aferon de la geedziĝa ceremonio. Ekzemple multaj gejunuloj komencis atenti la stilon kaj modalon de la geedziĝa ceremonio, konsiderante okazigi ĉu tradician ceremonion en preĝejo, ĉu modan ceremonion."

Nun estas tre variaj geedziĝaj ceremonioj, ekzemple en aero, en marfundo, sur herbejo kaj sur reto. Antaŭnelonge paro da gejunuloj de la ĉemara urbo Qingdao, provinco Shandong, orienta Ĉinio, okazigis geedziĝan ceremonion en marfundo.

La ceremonio iris en la Marfunda Monda Parko, sterniĝinta laŭ la marbordo de Qingdao. La novedzo nomiĝas Wu Wei, la novedzino Lin Teng. Kiam komenciĝis la ceremonio, la nova paro, en skafandroj, subakviĝis man-en-mane, poste brukumis kaj riverencis unu al la alia. La ceremonio daŭris nur mallongajn 16 minutojn, simple tamen ekscite. Por tia ceremonio necesas alta subakviĝa arto, tial tre malmultaj gejunuloj povas okazigi tian ceremonion. Sed la geedzoj Lin Teng kaj Wu Wei, kiuj kreskis ĉe maro de la infaneco, fariĝis la feliĉa paro. Post la geedziĝa ceremonio, kun neretenebla emocio, la novedzino Lin Teng diris al nia raportisto:

"Mi kaj Wu Wei kreskis ĉe maro de la infaneco. Subakviĝo kaj naĝo estas la komuna hobio de ni ambaŭ. Ni havas neordinaran amon al maro. La marfunda geedziĝa ceremonio ne nur kontentigas nian komunan deziron, sed ankaŭ estas malmultekosta ol ordinara geedziĝa ceremonio. La plej grava estas tio ke la mallongaj 16 minutoj gravuris nian eternan momenton."

Rilate al la marfunda geedziĝa ceremonio, la reta geedziĝa ceremonio estas ne tiel malfacila. Tia ceremonio cirkulas inter urbaj blankkolumanoj en la suda parto de Ĉinio. Por tiu ceremonio necesas nek bankedo, nek donaco, sed nur geedziĝa reto per lua domajnonomo. Laŭ klakado de muso la reto eksponas fotojn de novaj geedzoj en ceremoniaj vestoj, varmajn mtv-scenojn, pecojn de amaj rememoroj, ĉio ĉi tio transkomunikas al retumantoj feliĉon kaj dolĉon de la paro.