• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-26 16:55:08    
Pinta kunveno de EU kaj Rusio fokusis sur problemo pri energio

cri

La 25-an de majo en la rusa fama feriejo Sochi ĉe la Nigra Maro, okazis la pinta kunveno de Eŭropa Unio kaj Rusio. Jose Manuel Barroso, prezidanto de la Eŭrop-unia Konsilio, Wolfgang Schusse, ĉefministro de Aŭstrio, la doĵoranta prezidanta lando de Eŭropa Unio, Javier Solana, altaranga delegito de Eŭropa Unio respondecanta pri diplomatiaj kaj sekurecaj aferoj, reprezentante la flankon de Eŭropa Unio, kaj prezidento Putin, reprezentante la rusan flankon, ĉeestis al ĉi-foja pinta kunveno.

Ĉi-foja pinta kunveno inter Rusio kaj Eŭropa Unio estas la 17-a, kiu okazis en la fono de tio, ke en julio de la kuranta jaro en Sankta Peterburgo okazos la pinta konferenco de la Grupo 8. Tial, tiu ĉi pinta kunveno inter Rusio kaj Eŭropa Unio estis rigardata kiel provludo de la pinta konferenco de la Grupo 8.

Laŭ la komuniko publikigita post la finiĝo de la pinta kunveno, Eŭropa Unio kaj Rusio diskutis multajn problemojn, tamen atingis interkonsenton nur pri du problemoj, kiaj faciligo de viza procedo kaj revenigo de kontraŭleĝaj enmigrintoj. Dum la pinta kunveno la du flankoj fokusis sur la problemo pri energio, tamen ekzistas ankoraŭ multaj diverĝoj.

Laŭ Eŭropa Unio, la nuntempa rusa politiko pri energio kaŭzis tion, ke mankas racieco kaj stabileco al la prezoj de petrolo kaj naturgaso. Tial Eŭropa Unio esperas, ke Rusio faru garantion pri la prezoj kaj provizado de naturgaso kaj subskribu Internacian Ĉarton pri Energio. Rusio tamen esperas, ke la bezonado de Eŭropa Unio al la energio de Rusio daŭru ankoraŭ 10 aŭ 20 jarojn kaj Eŭropa Unio prenu tion kiel premison, por ke Rusio pligrandigu sian investadon en prospektorado de energio. Krome, Eŭropa Unio ankaŭ postulas, ke Rusio plifortigu la travideblecon de siaj politikoj pri enmerkatiga permeso de energio.

Fakte, post la naturgasa krizo inter Rusio kaj Ukrajnio, la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Rusio en la kunlabora kampo de energio ĉiam estas streĉaj, la energio ĉiam estas la kerna problemo diskutata de la du flankoj.

Rusio riproĉis Eŭropan Union pro politikigo de la problemo pri energio, esprimante, ke se Rusio estos maljuste traktata, ĝi facile serĉos aliajn klientojn ekster Eŭropo, ekzemple, klientojn el Azio.

25% de la naturgaso en la merkato de energio de Eŭropa Unio estas provizita de Rusio, kaj tiu kvanto okupas 75% de la totala kvanto de naturgaso eksportita al fremdaj landoj. Tial, stabilaj kunlaboraj rilatoj en la kampo de energio estas ege gravaj por ambaŭ flankoj. Tamen en ĉi-foja pinta kunveno, la du flankoj atingis neniun interkonsenton pri tiu ĉi problemo.