Sinjoro Xu Chao speciale montris, ke la orientilo ludas pli grandan rolon por alilandaj rajtantoj, ĉar ili ne bone konas ĉinan leĝon kaj ne lertas en parolo de la ĉina lingvo. Laŭ konigo, ĉinaj aŭtorrajtaj departementoj ĉiam klopodas por fari interfluon kaj interŝanĝon kun alilandaj aŭtorrajtantoj.
En la pasinta jaro, Aŭtorrajta Administracio de Pekino establis "aŭtorrajtan salonon" kaj en la salono, unuflanke estas registaraj departementoj, kiaj publika sekureco, aŭtorrajto, industrio kaj komerco, juĝejo kaj prokurorejo kaj aliflanke troviĝas alilandaj rajtantoj. Vicestro de Aŭtorrajta Administracio de Pekino sinjoro Wang Yefei konigis:
"Ni trovis, ke rajto de multaj alilandaj rajtantoj ne estas efike protektata, tio kuŝas en manko de ilia kono pri nia nuna leĝplenuma sistemo kaj administra sistemo. Do ni establis la interfluan sistemon por fari regulan interfluon kaj interŝanĝon kaj tio favoras al protekto de rajto."
Nun publikigo de la Orientilo pri Administra Akuzo pri Aŭtorrajto montras vojon al multe da rajtantoj, precipe al alilandaj rajtantoj en protekto de aŭtorrajto en Ĉinio kaj estas alia sincera rimedo krom laboro senĉese plibonigi konstruadon de leĝa sistemo de aŭtorrajto, plifortigi plenumon de leĝo kaj altigi koncepton de la publiko pri aŭtorrajto. Direktoro de agentejo de Komerca Softvara Alianco en Ĉinio sinjorino Bai Lin diris akceptante intervjuon:
"La orientilo povas helpi niajn rajtantojn koni ĝuindan rajton pri juĝa protekto kaj administra protekto. Se ni volas fari akuzon, per la orientilo, ni scias la tutan procezon pri la akuzo kaj atendatan rezulton de trakto. Laŭ mi la orientilo estas helpema por ni protekti interesojn de rajtantoj."
Konsilanto pri leĝaj aferoj de oficejo de Internacia Federacio de Gramofona Industrio en Azio sinjorino Liang Meisi esprimis laŭdon pri klopodo de Ĉinio por protekti aŭtorrajton en la lastaj jaroj. Ŝi diris:
"Ĝis oktobro de la pasinta jaro, nia federacio jam faris akuzon kontraŭ pli ol cent retejoj al ĉina aŭtorrajta departemento. Post akcepto de la akuzo, la departemento fermis multajn retejojn, inter ili kelkaj estas muzikaj retejoj.
Fakte antaŭ publikigo de la Orientilo pri Administra Akuzo pri Aŭtorrajto, ni jam kunlabore kun aŭtorrajta administracio batalis kontraŭ surreta piratado, tial por ni la orientilo estas malnova. Kompreneble en la estonteco, ni pluapaŝe faros kunlaboron kun aŭtorrajta administracio."
|