• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-30 08:34:27    
Pri Granda Muro

cri
Granda Muro estas rigardata de ĉinoj kiel nacia fiero. Ĝi estas unu el la plej grandaj inĝenieriaĵoj en homa historio. Ĝi estas monda kultura heredaĵo kun la riĉa kultura enteno, sed ankaŭ posedas aparte karakterizajn naturajn pejzaĝojn. En la hodiaŭa programero ni konigu al vi Grandan Muron de Ĉinio.

La Granda Muro estis ekkonstruita en la ĉina historia periodo de Printempo kaj Aŭtuno ( 770 a. K – 476 a. K ), do antaŭ pli ol 2 000 jaroj. Ĝi estas antikva defensiva inĝenieriaĵo kun la plej longa konstrua tempo kaj plej granda labora kvanto en la mondo. En la jaro 221 antaŭ Kristo, la imperiestro de Qin-dinastio Shihuang unuigis Ĉinion, kaj laŭ lia ordono oni kunligis defensivajn murojn de diversaj feŭdulaj regnoj. En la Han-dinastio ( fondita en la jaro 206 a. K ), la longo de Granda Muro jam superis dek mil kilometrojn. Pro diversaj kaŭzoj el homoj kaj la naturo, nuntempe nur Granda Muro konstruita en Ming-dinastio ( 1368 – 1644 ) restas bone rezervata.

Eble vi volas scii, kiuj konstruis tiun grandan inĝenieriaĵon. S-ro Dong Yaohui, ĝenerala sekretario de la Ĉina Societo pri Granda Muro, konigis:

"La konstruantoj de Granda Muro siatempe konsistis el armeanoj, varbitaj kamparanoj kaj ekzilitoj."

La ĉefa parto de Granda Muro estis konstruita laŭ topografio, ĝenerale sur altaj montoj aŭ malfacile transpaseblaj ebenaĵoj, sekve ĝi povis bone ludi la defensivan rolon. Sur Granda Muro troviĝas multe da gvatejoj kaj signalfajraj turoj. La armeanoj garnizonantaj sur Granda Muro en la antikveco, depende de altegaj kaj solidaj muroj, rebatis la atencantajn malamikojn; kiam malamikoj havis grandan nombron, ili ekbruligis signalfajron por informi alilokajn trupojn kaj venigi helpadon. Estas imageble, kiom multaj anim-skuaj bataloj okazis sub la piedo de Granda Muro antaŭ longa tempo.

Nuntempe, ne ekzistas plu la funkcio de Granda Muro kiel milita establaĵo, ĝi jam fariĝis fama kultura relikvo kaj antikva vidindaĵo. Granda Muro, pro sia imponeco kaj reputacio, altiras al si sennombrajn turistojn en- kaj ekster-landajn.

La sektoro de Granda Muro situanta en Pekino estas la plej majesta kaj solida, ĉar ĝi portis la gravan rolon por defendi la ĉefurbon kaj imperiestrajn maŭzoleojn. En la pekina sektoro de Granda Muro dividiĝas en kelkajn partojn, kiaj Badaling, Mutianyu, Simatai ktp, kiuj estas vaste konataj vidindaĵoj de Granda Muro. Inter tiuj la plej fama estas Granda Muro de Badaling situanta en la norda antaŭurbo de Pekino. La tieaj konstruaĵoj de Granda Muro estas aparte firmaj kaj perfekte konservataj, kaj servas kiel la ideala loko por grimpi Grandan Muron.