• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-30 15:45:02    
Lu Yan, unika orientano meze de ĵurianoj de usona oskara premio

cri

Sinjorino Lu Yan estas unika orientano meze de ĵurianoj de usona oskara premio. Ŝi estas monde fama filmstelo kaj iu amaskomunikilo per vortoj "eterna beleco" priskribas ŝian ĉarmon.

En la pasintaj jaroj, por akceli kulturan interfluon inter Ĉinio kaj Usono kaj por profundigi reciprokan komprenon inter la dulandaj popoloj, Lu Yan faris grandnombran favorigan laboron kaj plenforte konigis al tiuj du landoj eminentajn filmojn, televidajn teatraĵojn, artajn verkojn kaj tradiciajn programojn. Post ŝia tradukado, usona karikatura filmo Mickey Muso kaj Donac Anaso estis publikigita en Ĉinio kaj ĝuas plaĉon de ĉinaj infanaj spektantoj. Dank' al rekomendo de Lu Yan, multaj ĉinaj aktoroj havis bonŝancon por ludi rolon en Usono kaj estas agnoskata, ekzemple aktorinoj Zhang Ziyi kaj Gong Li. Lu Yan diris:

"Mi volas esti ponto por konigi la ĉinan kulturon al okcidentaj landoj kaj venigi Usonon al Ĉinio por kamerai filmojn. Per kamerao kaj kunlaboro, ni povas sorbi ilian sistemon kaj samtempe la kunlaboro povas krei riĉaĵon por Ĉinio. Ilia veno favoras al ĉiuj."

Kiam ŝi loĝis en Ĉinio, Lu Yan petis instruadon de ĉina fama artisto de pekina opero Mei Lanfang kaj akceptis instruadon de fama majstro de Kun-opero Yu Zhenfei, tial ŝi havas altan kulturitecon en prezentado de pekina opero kaj ofte sursceniĝas. Por konigi ĉinan tradician pekinan operon al Usono, en 1980 ŝi faris tradukon de repertuaro de pekina opero kaj publikigis Elektitajn Programojn de Pekina Opero. Ŝi celas klarigi figuron en ĉinaj operoj, kiuj estas ne komprenataj en la okcidento. Ŝi kreige prezentis la pekinan operon per la ĉina lingvo helpe de subtitoloj en la angla lingvo por ke usonanoj pli facile komprenu kaj aprecu la pekinan operon kaj la agado gajnis bonan efikon.

Antaŭ multaj jaroj, post plenumo de prezento, Lu Yan demandis sian instruiston Mei Lanfang pri sia ludarto, Mei Lanfang diris: "Bone prezentadu, sed ne perfekte faru." La frazo havas grandan influon al Lu Yan kaj estas gravurita en ŝia koro.

Longtempa vivado en medio kunfandanta orientan kulturon kaj la okcidentan, Lu Yan ne forgesis, ke ŝi estas ĉino kaj ne forgesis la ĉinajn tradicion kaj kulturon. Ĉina honoro kaj malgloro ĉiam sekvas ŝin.