• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-31 09:48:36    
Protektado de historiaj objektoj bezonas partoprenon de ĉiuj homoj

cri

En majo, "Speciala Fonduso por Savi Transmarajn Historiajn Objektojn" refoje alvenis al Japanio kaj proksimume 20 ĉinaj historiaj objektoj estis alportitaj al Ĉinio. Niu Xianfeng, vica ĝenerala direktoro de la fonduso, rakontis al raportisto veron de ĉi-foja vizito al Japanio.

Niu Xianfeng kaj raportisto faris dialogon.

Ĉiuj homoj povas partopreni en trezoro-serĉado.

Raportisto: Kia diferenco troviĝas inter ĉi-foja agado kaj reveno de historiaj objektoj en la pasinteco?

Niu Xianfeng: La plej granda diferenco enkorpiĝas en respondo de la publiko. Malsame al peto de la registaro aŭ aĉetado de historiaj objektoj fare de grandaj entreprenistoj en la pasinteco, tiu, kiu havas entuziasmon kaj la komunan volon "revenigi ŝtatan trezoron al Ĉinio", principe povas partopreni en la agado.

Raportisto: Kio estas motivo por la agado?

Niu Xianfeng: Nia klara celo estas revenigi ĉinajn historiajn objektojn al patrujo. La agado estas tute surbaze de tio, ke nuntempe Ĉinio posedas kondiĉojn. Simple dirite, alvenas tempo por reveno de ĉinaj historiaj objektoj. Apero de enlanda kolekta merkato indikas, ke la popolo havas grandan paŝon en strebo por spirito post ekonomia disvolvado.

Raportisto: Kio estas la venonta paŝo de la trezoro-serĉa agado?

Niu Xianfeng: Ni esperas funkciigi la agadon samtempe per 2 manieroj. Unuflanke, oni aktive kreos novajn liniojn, aliflanke, oni petos koncernan materialon al eksterlanda merkato kaj organizos malgrand-skalan grupon post analizo.

Protektado de historiaj objektoj bezonas "du gambojn"

Pan Shenliang, supera esploristo de Muzeo pri Imperiestra Palaco, opinias, ke oni pli kaj pli atentas aferojn en kolekta kampo post nuntempa potenciĝo de la lando kaj kontentiĝo de materio, kiu iagrade akcelas revenon de ĉinaj historiaj objektoj.

"Fakto pruvis, ke privata kolektado ludas grandan rolon en protektado de ŝtataj historiaj objektoj. Oni devas stimuli iradon de du gamboj: pet-regajno de la registaro kaj trezoro-serĉado de popolanoj."