• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-31 15:54:20    
La ĉeftero aktive stimulas entreprenojn de taiwan-a kapitalo surborsiĝi

cri
Ĉinio profunde disvolvos sintezan preventon kaj administron de urba atmosfera medio

La 30-an de majo en la ĉina norda urbo Tianjin, estro de ĉina Ŝtata Ĝenerala Mediprotekta Buroo Zhou Shengxian esprimis, ke Ĉinio profunde disvolvos sintezan preventon kaj administron de urba atmosfera medio kaj en 2010 la nombro de tagoj kun bona atmosfera kvalito de pli ol 65% de urboj superos 80%.

Sinjoro Zhou Shengxian diris, ke en la estontaj 5 jaroj Ĉinio aktive akcelos uzon de puraj energioj.

Ĉina Internacia Ekspozicio de Manĝaĵoj kaj Trinkaĵoj inaŭguriĝis en Ŝanhajo

La 29-an de majo en la industria kaj komerca urbo Ŝanhajo, orienta Ĉinio, inaŭguriĝis la 7-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Manĝaĵoj kaj Trinkaĵoj, en kiu partoprenas pli ol 900 entreprenoj de 59 landoj kaj regionoj. Ĉi-foja ekspozicio estas la plej grandskala.

La ekspozicio daŭras 3 tagojn. El Italio, Francio, Usono kaj Aŭstralio venis la plej multaj entreprenoj.

Ĉina duona derzertiga tero estos efike regata

Laŭ informo en 2010, Ĉinio fundamente detenos tendencon de serioziĝo de ekologia medio en dezerta regiono kaj en 2020 duona dezerta tero estos efike regata. Tiam tiea ekologia medio pliboniĝos.

Tion vicestro de ĉina Ŝtata Forstoadministracio Zhu Lieke informis en la 29-a en Pekino.

La ĉeftero aktive stimulas entreprenojn de taiwan-a kapitalo surborsiĝi

La 29-an de majo vicestro de la Oficejo de Pritaiwan-aj Aferoj sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Zheng Lizhong esprimis, ke la ĉeftero aktive stimulas entreprenojn de taiwan-a kapitalo surborsiĝi sur la ĉeftero.

Tion li esprimis al "Pinta forumo pri kunlaboro kaj evoluo de surborsigitaj entreprenoj sur la du bordoj de la markolo".

Li diris, ke la interfluo kaj kunlaboro inter la du bordoj sur la financa kampo utilas al la komuna prospero de la ekonomio de la du bordoj kaj al profunda disvolviĝo de la du-bordaj ekonomiaj rilatoj.

En 2010 skalo de ĉina diĝita muzika merkato espereble superos 12 miliardojn da juanoj

La 28-an de majo en Ŝanhajo, estro de ĉina son-videa asocio Liu Guoxiong esprimis, ke la estontaj 5 jaroj estos la rapida kreska periodo de la ĉina diĝita muzika merkato, antaŭkalkule ĝia skalo superos 12 miliardojn da juanoj en 2010.

Liu Guoxiong esprimis, ke sekve de la modeligo de la diĝita muzika merkato kaj akcelo de nova tekniko al la merkato, en la estontaj 3 jaroj la skala kreska proporcio de la ĉina diĝita muzika merkato atingos 47%.

Pro forta disvolva tendenco de diĝita muziko, la ĉina diĝita muzika merkato sorbis amason da internaciaj kapitaloj.