• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-31 17:03:05    
Vojaĝo de Wu Bangguo al Eŭropo antaŭenpuŝis praktikeman kunlaboradon inter Ĉinio kaj vizititaj landoj

cri

Invitite, de la 17-a ĝis la 30-a de majo, Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, faris oficialan kaj amikan viziton respektive al Rumanio, Moldovo, Grekio kaj Rusio kaj ĉeestis al la 1-a intervidiĝo de parlamentaj prezidantoj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo okazinta en Moskvo. Dum sia reveno al la patrolando, s-ro Cao Weizhou, vicsekretario ĝenerala de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, kiu akompanis Wu Bangguo en la vizito, konigis al raportistoj la viziton kaj esprimis, ke la vizito de Wu Bangguo akcelis la politikan reciprokan fidadon inter Ĉinio kaj la vizititaj landoj kaj antaŭenpuŝis la praktikeman kunlaboradon inter la du flankoj.

Dum sia vizitado, Wu Bangguo intervidiĝis respektive kun la ŝtatestroj, parlamentaj prezidantoj, ĉefministroj kaj aliaj gvidantoj de la 4 landoj kaj faris kun ili profundan interŝanĝon de opinioj pri la duflankaj rilatoj, ekonomiaj kaj komercaj kunlaboroj, parlamentaj interfluoj kaj komune zorgataj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj. En la rumana parlamento Wu Bangguo faris gravan prelegon, klarigante la ĉinajn rilatojn kun Eŭropa Unio kaj politikojn pri la landoj de Eŭropa Unio. En la Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaborado inter Ĉinio kaj Grekio, li konigis la nunan cirkonstancon de Ĉinio per nova vidpunkto kaj granda kvanto da faktoj kaj emfazis, ke Ĉinio persiste iros sian vojon de paca evoluado. Dum lia vizito en Rusio, oficiale komenciĝis la fiksdata interflua mekanismo inter la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj la rusa parlamento. Dum la unuafoja intervidiĝo de parlamentaj prezidantoj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Wu Bangguo esprimis, ke Ĉinio aprobas kaj subtenas la okazigon de intervidiĝo de parlamentaj prezidantoj de la membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj proponis, ke oni faru flekseblajn kaj praktikemajn kunlaborojn inter la parlamentoj de la membrolandoj de la organizo.

Parolante pri la signifoj de ĉi-foja vizito al Eŭropo, Cao Weizhou diris, ke la vizito de Wu Bangguo havas gravajn signifojn por firmigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj koncernaj landoj kaj antaŭenpuŝi la disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj tiuj inter Ĉinio kaj Rusio. Li opinias, ke la antaŭenpuŝo de reciproke utila kunlaborado, akcelo de politika reciproka fidado kaj plifortigo de parlamenta interfluado estas la elstaraj fruktoj de ĉi-foja vizito de Wu Bangguo.

Cao Weizhou diris, ke ĉi-foja vizito de Wu Bangguo al la 4 eŭropaj landoj atingis la anticipajn celojn kaj gajnis plenan sukceson.