• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-01 07:43:32    
Novelisto Frue Famiĝinta

CRI

Luling estas pseǔdonimo de Xu Sixing kiu naskiĝis en la fama urbo Nankino de la provinco Jiangsu, 1923. En la 40-aj jaroj de la lasta jarcento li jam tre famis kiel juna verkisto, fekunda kaj talenta. Antaǔ la fondiĝo de la nova Ĉinio, lia novelo, titolita "Malsata Guo Sue" kaj temanta pri vivo de minejaj laboristoj kaj iliaj familianoj, portis grandan kaj vastan influon. Sekve ankaǔ "Gefiloj de Bienulo" rakontanta suferadon kaj penadon de junaj intelektuloj en kontraǔjapana torento.

Post la ĉeftera liberiĝo, Luling donis tempon ĉefe al novela verkado, elkovinte kelkajn dramojn kiaj "Renkonte al la Morgaǔo", "Heroa Patrino" kaj "Marŝas la Patrolando". En la 2 jaroj, 1949 kaj 1950, li plenumis pli ol 10 novelojn pri laborista vivo. Poste ili formis kolekton titolitan "Rakonto pri Zhu Guihua".

En 1952, Luling veturis al Koreio kaj vivis kune kun soldatoj sur la fronto de la Kontraǔusona kaj Koresava Milito. Reveninte en la patrolandon, li verkis multe da noveloj, ekzemple "Komenca Neĝo", "La Koro de Batalanto", "Kampanjo en Valo" kaj "Viaj Eterne Fidelaj Kamaradoj". Li mem diris, "Mi sentas fortan fieron prikantante la revoluciajn batalantojn kaj la grandan korean popolon." Efektive, ja fieriga la elstara sukceso de tiuj noveloj temantaj pri la milita vivo en Koreio kaj saturitaj per profunda amo de la aǔtoro al la Ĉina Popola Volontula Armeo. Plene elvolviĝis aparta strebado de la aǔtoro al artismo en bildigo de psika realo. Ni citu kiel ekzemplon la novelon "Kampanjo en Valo"!

La menciita peco estas unu el la plej eminentaj noveloj. Ĝi prikantas ĝismedolan amikecon inter la ĉina popolo kaj la korea. Jen korea knabino enamiĝis al ĉina soldato, tamen kontraǔdiro inter la pura amo kaj severa disciplino de la armeo formis alian "kampanjon", kiu fariĝis ĉefintrigo de la novelo, en kiu la aǔtoro prezentis, per ekstreme granda pasio, procezon de ŝanĝiĝado de aferoj kaj psika aktivado de koncernatoj kaj modlis amindajn figurojn de korea fraǔlino Kim Sonky kaj ĉina soldato Wang Yinghong. La korea knabino, sincera kaj vigla, portis senliman konfidon kaj elkoran dankemon al batalantoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo. En kuna laborado naskiĝis ĉe ŝi korinklino al juna batalanto Wang Yinghong iom hontema, ĉiom atentema kaj varmakora. Ŝi naive revadis pri edziniĝo al li post finiĝo de la milito. Ŝi forte aspiris al paca vivo en dolĉa familio. Ŝi kuraĝe esprimis sian amon al li, sed li rifuzis ĝin rekte, en dura maniero! Ŝi do sentis ofendiĝon kaj neniel komprenis lian reagon, malgraǔ tio ŝi ankoraǔ amis lin, kiel antaǔe... Ĉion la aǔtoro priskribis tre viva, vera kaj kortuŝa. Poste, informite, ke Wang Yinghong oferis sian vivon sur la fronto, ŝi superregis sian doloron kaj montriĝis eksterordinare aplomba kaj volfirma. Maturiĝis tiu ĉi 19-jara knabino, en la spertado de la originala amo.