• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-01 17:04:00    
UN okazigis ceremonion memore al Tago por Pacprotektantoj

cri

La 31-an de majo ĉefstabejo de Unuiĝintaj Nacioj okazigis ceremonion memore al Internacia Tago por Pacprotektantoj de UN. Kofi Annan kaj diverslandaj diplomatoj en UN esprimis altan respekton al diverslandaj pacprotektantoj, kiuj pene laboras aŭ oferis la vivon por protekti pacon de la mondo.

Ĉiujare la 29-a de majo estas la Internacia Tago por Pacprotektantoj de UN. Ĉi-jare la 29-a de majo estas ferio, pro tio oni okazigis la memoran ceremonion en la 31-a. En tiu tago Jean-Marrie Guehenno, ĝenerala asistanta sekretario de UN, responda pri pacprotektaj aferoj disdonis al konstantaj delegitoj de 54 landoj en UN ordenojn, titolitajn per la nomo de Dag Hammarskjold, la 2-a ĝenerala sekretario de UN. La ordenoj estos transdonitaj pere de tiuj ĉi delegitoj al la parencoj de pacprotektaj martiroj, kiuj oferis sian vivon en 2005. Zhang Yishan, ĉina konstanta vicdelegito en UN, akceptis ordenojn reprezentante parencojn de ĉinaj martiroj. Posttagmeze de tiu ĉi tago oni distingis ankaŭ servantajn pacprotektajn armeanojn kaj policanojn per medaloj.

Pacprotektado de UN komenciĝis en la jaro 1948. La 29-an de majo tiujare Sekureca Konsilio de UN pasigis rezolucion kaj decidis sendi 35 militajn observantojn al Jerusalemo por superrigardi militpaŭzon post la 1-a Mezorienta Milito inter arabaj landoj kaj Israelo kaj helpi protektadon de la regiona stabileco. De tiam en bufrozonoj aŭ apartigaj areoj de diverslandaj militregionoj ĉiam aperas pacprotektaj armeanoj de UN. Ili superrigardas militpaŭzon inter kontraŭstaraj landoj kaj kreas kondiĉojn por politika intertraktado.

En ĉi-jara ceremonio Annan diris, ke nun kun malpezaj armiloj pacprotektantoj, kiuj patrolas sur militpaŭza linio inter kontraŭstaraj landoj, havas pli komplikan kaj pli penigan mision; la nuna misio funkcias en pluraj tavoloj; krom superrigardo al militpaŭzo, pacprotektantoj ankaŭ portas la taskon helpi al landoj en kiuj ili garnizonas fari rekonstruadon, organizi elektadon, protekti homajn rajtojn, forigi minojn, senarmiligi homojn kaj revenigi rifuĝintojn. De la lasta jaro pacprotektado de UN sukcese helpis al Haitio, Burundio kaj Afganio okazigi elektadon. En Orienta Timoro, Siera Leono, Kongolando (Kinŝasa) kaj Liberio pacprotektantoj bone plenumis la taskon.

Sed kun plikomplikiĝo de la tasko, pacprotektantoj alfrontas pli kaj pli grandan danĝeron. Ĝis nun jam ĉirkaŭ 2 000 pacprotektantoj oferis la vivon. En 2005 sume 125 pacprotektantoj el 46 landoj mortis.

Post pli ol duona jarcento, pacprotektado de UN jam fariĝis la plej granda forto kun partopreno de la internacia socio. En 1988 tiu ĉi agado gajnis la premion Nobel por paco pro sia granda kontribuo en protekto al la monda paco.