• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-01 17:32:59    
Ekskurso al Yu-ĝardeno

cri
Karaj aŭskultantoj, bonvole aŭskultu la specialan programeron de la 58-a IFEF-Kongreso. Hodiaŭ mi prezentos al vi la duontagan ekskurson al Yu-ĝardeno de Ŝanhajo. Nia ekskurso jam komenciĝas. S-ro Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Ligo, fariĝos nia hodiaŭa ĉiĉerono. (sono1)

Nun, karaj geamikoj ni eku! Bonvole sekvu nin kaj ĝuu la pitoreskan ĝardenon! (sono2)

Post la enira halo, ni atingas la belan koridoron. (sono3)

En la ĝardeno troviĝas pentraĵoj ĉie, faritaj el veraj kreskaĵoj. (sono4)

Poste ni atingas belan koridoron, kiu mi ŝatas ege. Kie oni povas aŭskulti ĝojan kanton de birdoj. Aŭskultu! (sono5)

En la ĝardeno troviĝas multe da haloj. La Dekmilflora Halo, por ke la mastro rigardu florojn en la kvar sezonoj; la Opera Halo, por ke la familianoj de la mastro ĝuu la operon, la Lega Halo, por legi, skribi aŭ pentri. Alia speciala punkto de la ĝardeno estas la drako-muro. En la ĉina historio, nur la imperiestro povis havigi ĝin. Sed la mastro de la ĝardeno ankoraŭ deziris havigi la dakon. Se la imperiestro scius pri tio, li komprenable mortigus lin. Sed la mastro estis tre saĝa. (sono6)

Ĉu vi ankaŭ tiel opinias, ke la mastro estis tre saĝa? (sono7)

Poste ni transiru la etan lagon. La lago estas tre malgranda, sed en ĝi troviĝas multe da oraj fiŝoj. Iu franca s-ro eĉ volis kapti unu. Lia agado igis krion de virinoj. Sed li nur sukcesis tuŝi, ne sukcesis kapti. (sono7)

En la ĝardeno troviĝas konstruaĵoj de Ming- kaj Qing-dinastioj. Sed ekster la ĝardeno troviĝas ege modernaj konstruaĵoj. La antikveco kaj moderneco harmonie kunvivas. Elirante el la ĝardeno, s-ro Wang, nia ĉiĉerono, demandas siajn grupanojn (sono 8)

Ĝojiga tempo ĉiam pasas ege rapide. Nia ekskurso en Yu-ĝardeno preskaŭ finiĝas. (9)

Elirinte el la ĝardeno, laŭ la feliĉa naŭzigzaga ponto, mi intervjuis kelkajn homojn. (10)

Mi ankaŭ intervjuis iun s-ron el Rumanio. Li estas komencanto de Esperanto. La prezidantino de lia Esperanto-grupo tradukis liajn impresojn de tiu ĉi ĝardeno. (11)

Karaj aŭskultantoj, nia mirinda ekskurso nun jan finiĝas. Mi esperas, ke vi ŝatas ĝin. Se vi interesiĝas pri la ekskurso aŭ pri IFEF-Kongreso, bonvole legu nian retpaĝon. Ni jam malfermis specialan parton por la 58-a IFEF-Kongreso. En ĝi troviĝas multe da fotoj, raportoj kaj artikoloj pri la IFEF-Kongreso. Do, bonvole legu!