• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 15:24:33    
Novaj nuptoj de pekinaj gejunuloj

cri
IT-laboranto sinjoro Wang Chen, kiu havas sian personan reton de kelkaj jaroj, antaŭ nelonge okazigis retan geedziĝan ceremonion post konsiliĝo kun la fianĉino.

"Mi kaj mia edzino iris de aliaj lokoj al Kantono kaj tie komencis nian karieron. Pli multaj el niaj parencoj ne estas en Kantono. Tre malfacile estas venigi ilin el diversaj lokoj al Kantono en la sama tago. Pere de nia reta geedziĝa ceremonio pli multaj parencoj povas ĝui nian feliĉan kaj dolĉan momenton."

Sinjoro Wang ligis la geedziĝan reton al sia persona reto. La formo estas projektita laŭ la prefero de ili ambaŭ. En la reto troviĝas multaj rubrikoj, kiaj fotoj de la paro en geedziĝaj vestoj, turismo en miela monato kaj amaj rakontoj, por ke parencoj komprenu iliajn interkonatiĝon kaj enamiĝon. Sinjoro Wang informis ke por starigi la reton necesas nur malmulte da mono por peti domajnonomon.

Nun multaj ĉinlingvaj retaj stacioj havas multajn retojn pri geedziĝa ceremonio. Tia reto estas helruĝa, helviola aŭ alia varmeta koloro, ornamita per rozoj, lilioj kaj koraj kaj stelaj desegnoj. La reta geedziĝa ceremonio aldonas verecan kaj celebran nuancon al la virtuala reta mondo.

Kvankam la reta geedziĝa ceremonio estas moda, tamen ne oficiala laŭ ies opinio. Pro tio iuj novgeedzoj prenas kaj retan ceremonion kaj tradician ceremonion por kontentigi diversflankajn postulojn. Pekina fraŭlino Chen Zhizhi, kiu baldaŭ edziniĝos, diris al nia raportisto ke ŝi jam difinis la tagon por tradicia ceremono, tamen ŝi eksponos la videon de la ceremonio al sia edziniĝa reto.

La cirkulado de novstilaj geedziĝaj ceremonioj akcelas la kompanion por okazigi geedziĝan ceremonion liveri pli multajn servojn. Ili ne nur donas etiketan servon en la ceremonio, sed ankaŭ projektas diversajn ceremoniojn laŭ la postuloj de la klientoj. Tiuj kompanioj tre prosperas nun.

Fakuloj analizas ke la cirkulado de individuecaj geedziĝaj ceremonioj spegulas ke ĉinoj pli atentas la kvaliton de geedzeco. Nun la ekonomiaj kondiĉoj pliboniĝas, do oni deziras ke pere de distinga geedziĝa ceremonio ili havu novan kaj brilan komencon de la venonta vivo. Tiusence la ŝanĝiĝo spegulas ankaŭ la progreson de la ĉina socio siaflanke. Profesorino Wang Zhenyu, kiu sin okupas multjare pri la geedzeco de ĉinoj, diris:

"Varieco de geedziĝaj ceremonioj spegulas ke la epoko evoluas de la tradicia al la moderna, alivorte de monisma takso pri la valoro al la pluralisma. La geedziĝa ceremonio estas celebra kaj publika afero, tial ĝi plej elstare kaj plej evidente spegulas tiun evoluon."