Bonan vesperon, karaj! Ĉi tie parolas Shanshan, Eŭfonia. Mi venas en la ĝusta tempo, ĉu? Hodiaŭ mi prezentos al vi raporton pri Nacia Vespero en la 58-a IFEF-Kongreso. La geprezidistoj de la nacia vespero estas mi kaj mia samklasano en universitato, Shi Guang, kiu nun laboras en Ĉina Esperanto-Ligo. Bedaŭrinde vi ne povas propraokule vidi la programerojn. Sed aŭskultante la muzikaĵon, aplaŭdojn kaj vortojn de geprezidistoj, vi povas imagi la gajan etoson. Por pli bonigi la aŭdan efikon, mi miksis muzikon de la programeroj en la vortojn de geprezidistoj. Pro tio mi devas diri al vi komence, por ke vi ne dubu ,"Kial la programero komenciĝis kiam la geprezidistoj ne finis siajn vortojn?" Jen la gaja nacia vespero venas!
(1)
Dek homoj dancas sur la scenejo, ili portas ruĝajn kostumojn,. ĉar en ĉina kulturo, ruĝo estas feliĉiga koloro. Antaŭe, oni ne permasis homojn vesti sin blanke en geedziĝa ceremonio. Sed nun tia kutimo ne estas tiel serioza. Vidu, du junaj knabinoj portas la transversan tukon kun la vortoj "Bondeziron al vi". Ĉiuj dancas gaje.
(2)
Erhu estas tradicia korda instrumento de Ĉinio. Ĝi havas ankoraŭ alian ludmanieron.
(3)
Ok belulinoj portas antikvajn jupojn, kun antikva harastilo dancas por ekspediciontaj herooj. Dancistinoj prezentas la plej belan dancon, por ke neniu sciu, ĉu la herooj povus reveni.
1 2 3 4
|