• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 18:00:38    
Mi samopinias kun Clade Piron: Esperanto-movado havas belan estontecon

cri
Mi estas esperantisto, ĉar mi volas plibonigi la mondon per Esperanto. Pri tio mi ĉiam predikas en ĉiuj lokoj, kie iu, eventuale preterintence, pretas aŭskulti.
Mi eble jam sukcesis tedi la plej grandan parton de la movado, sed evidente mi ne sukcesas ĉesi fari tion. Kiel Claude Piron mi opinias, ke la ĉefaj valoroj de Esperanto (justeco inter la malsampotencaj parolantoj kaj simpleco por la lernantoj) estas neekstermeblaj. Granda kaj potenca diktatoro povus ordoni ke oni mortigu ĉiujn esperantistojn, sed en la posta generacio renaskiĝus Esperanto, ĉar ĝi estas parto de la homa strebo al justo kaj al racieco. Kontraŭ ĉiuj oficialaj historiaj rakontoj, mi, fakte, ne kredas ke Esperanto naskiĝis en Bjalistoko en la fino de la 19-a jarcento. Antaŭ tiam Esperanto naskiĝis kaj mortis plurajn fojojn en la antaŭaj jarcentoj.
Nuntempe la reta mondo estas plena je junaj homoj, kiuj inventas lingvojn pro la plej malsamaj motivoj. Kiam mi diras "plena" mi volas diri "plen-plena". El neniu alia reta medio mi devis fuĝi tiel rapide kiel el tiu. Simple ili estas tiom multaj, ke oni eĉ ne sukcesas legi la titolojn de iliaj mesaĝoj. Iam iu el tiuj inventantoj remalkovrus Esperanton, eĉ post la malapero de ĉiuj esperantistoj.
Do, niaj perspektivoj nuntempe estas, laŭ mi, bonaj, multe pli ol oni imagis ilin fine de la dua mond-milito, kiam esperantistoj ne povis kompreni, ke la samniveleco inter la venkintoj estas nur ŝajna, kaj ke unu el la lingvoj de la venkintoj estos pli venkinta en la longa daŭro. La sekvoj por Esperanto estas konataj. Nuntempe, almenaŭ, la movado havas plurajn eblojn. Se malgraŭ la heroaj premoj Eŭropo rifuzos Esperanton, povas esti ke Azio, Afriko aŭ Suda Ameriko akceptos ĝin. La mondo estas pli plurcentra ol oni volas kredigi al ni.
Se oni havus la eblon vidi la parolantojn de Esperanto en tiuj mondo-partoj, oni estus malpli malkontenta pri la evoluo de Esperanto en la mondo. Kaj la reto estas nia granda aliancano. Hieraŭ mi skribis al juna brazilano, kiu ĵus mem lernis per la reto, kaj jam helpas starigi retajn kursojn por afrikanoj. Aferoj nefareblaj nur antaŭ dudek jaroj.
Se oni konsiderus tion, multaj el tiuj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj rezignis proponi Esperanton al la mondo, por krei propran Esperanto-mondon (en kiu la proponoj estas ĉiam akceptataj), havus kialon por ĝoji kaj por forlasi la plurajn sindromojn de malsanoj, kiuj disvastiĝas tra la movado multe pli rapide ol la birda gripo. Unu el tiuj malsanoj konsistas el sencela kritikado nur por montri ke la kritikanto kapablas kritiki kaj povas fari tion tre bone kaj efike per la modernaj komunikrimedoj. Uzi tiujn rimedojn por fari ion por Esperanto, mem, tio ne estas io interesa. Ĉiuj retaj listoj estas plenaj je homoj, kiuj kritikas la farojn de aliaj, sed mem eĉ ne provas fari ion similan. [Mi ne parolas pri kritikoj al mi mem. Mi scias, ke mi estas ĉi tie ankaŭ por esti kritikata, sed mi vere fartas malbone, kiam iu pensiiĝinta veterano atakas komencanton, kiu naive montris la verdan flagon ĉe sia fenestro, kaj plue detale la veterano klarigas kial tio estas stultaĵo kaj idiotaĵo. Lasu komencantojn komenci kaj laŭdu ilian fervoron. Pri disvastigo de Esperanto kaj de ĝiaj idealoj ni havas tro malmulte da komencantoj kaj tro multe da ĉesintoj.]
Simila malsano rilatas al kverelado kontraŭ aliaj esperantistoj, al detala ekzamenado de la historio de antaŭaj epokoj, por provi trovi, kion misfaris iu esperantisto aŭ iu organizaĵo. Kaj, kiam oni ne trovas ion, oni inventas ion, kaj riveroj da inko kaj maro da energioj estas dediĉataj al por- kaj kontraŭ-pruvoj, pri aferoj, kiuj ne antaŭenirigas nin unu colon, aŭ: unu centimetron, se oni volas uzi la metran sistemon.
Oni petis min dum la pasinta jaro daŭre verki salutmesaĝojn al centjariĝoj de kluboj kaj asocioj kaj revuoj. Mi ĉiam diris la samon: rigardu malantaŭen, se vi volas, sed nur por fari la samon, kiun niaj antaŭuloj kapablis fari. Ĉio cetera estas vana babilado. Tio eĉ pli validas, kiam oni rigardas malantaŭen por trovi materialon por siaj nunaj polemikoj.
Mi ne vere scias, kiel redoni al la movado la spiritan unuecon kaj la spiritan trankvilon labori por Esperanto kaj ne por personaj, flankaj celoj. Finfine ni estas ĉi tie por disvastigi Esperanton, ne por disvastigi nin mem kaj niajn personajn ŝatojn kaj malŝatojn.
Se oni sekvus la ekzemplon de tiu kongolanda esperantisto, kiu bicikle veturas 25 kilometrojn en regiono kun stratoj disrompitaj de la militaj okazaĵoj, nur por instrui Esperanton al gejunuloj, kiuj eĉ ne havas folion por skribi siajn notojn, eble tiam oni retrovus la sencon de la laboro por Esperanto.
Se oni estus esperantisto kiel tiu esperantisto, kiu skribis: "Ree militas ĉe ni!", kiel oni povus diri "Ree pluvas ĉe ni!", tiam oni pli bone komprenus la sencon de Esperanto. Mi certe sekvos tiujn kaj ne aliajn.
La uzo en formo nepersona de la verbo "militi", por priskribi naturan fenomenon de difinita lando, en kiu tio ŝajnas natura fenomeno, cetere, pruvas la elastecon de Esperanto. Ankaŭ pri ĝi kaj pri ĝia necesa simpleco mi havas la saman opinion kiel Claude Piron.