• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-02 18:31:38    
Iom pri Festo de Duobla Kvino

cri

Karaj retlegantoj, la 5-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro estas la Festo de Duobla Kvino alinome Drakboata Festo. Ĝi kun Printempa Festo kaj Aŭtumeza Festo estas tri ĉefaj tradiciaj popolaj festoj de Ĉinio.

En Ĉinio, Festo de Duobla Kvino havas pli ol dumiljaran historion. Kvankam en diversaj lokoj, malsamas titolo de la festo, tamen kutimo kaj moro por pasigi la feston estas similaj. En la hodiaŭa programero, ni konigos al vi devenon de la festo kaj ĝiajn tradiciajn kutimojn kaj morojn.

Pri deveno de la Festo de Duobla Kvino, membro de Ĉina Folklara Societo folkloristo Xiao Fang konigis al raportisto:

"En la frua periodo, meze de ĉinaj festoj ne troviĝis la Festo de Duobla Kvino kaj nur ekzistis Somera Solstico. Poste Somera Solstico sin turnis al sunperiodo kaj ĉirkaŭ la sunperiodo formiĝis la festo."

Pri deveno de la festo, ekzistas multaj klarigoj. Tamen pli vaste akcepteblas la opinio, ke la festo estas tago por memorigo al Qu Yuan. Qu Yuan vivis en Chu-regno en la 3-a jarcento a.K. Post pereo de sia patrolando, li kun granda malĝojo sin ĵetis al la rivero Miluo kaj tiu tago estas la 5-a de la kvina monato.

Laŭlegende informiĝinte pri sinmortigo de Qu Yuan, oni venis de diversaj lokoj kaj boate serĉadis lian kadavron, sed ne sukcesis, ĉar la fluanta akvo forportis ĝin. Poste tio fariĝis kutimo de drakboata konkurso. Kaj por funebri pri li, ĉiujare en tiu tago la popolanoj plenigis bambutubojn per melifolioj kaj kvinkoloraj silkaj fadenoj kaj ĵetis ilin en la riveron por lin kulti. Jen naskiĝis la manĝaĵo zonzio.

Tamen legendoj rilate al deveno de la festo estis popularaj poste. Folkloristo Xiao Fang konigis al la raportisto primitivan originon. Li diris:

"Unue la festo havas la rilatojn kun religia aktivado. En somero, por garantii sanon kaj sekurecan pasigon de somero, nia agrikultura nacieco okazigis sorĉartan aktivadon. Tio estas primara ŝanco por deveno de la festo."

Tamen laŭ legendoj pri deveno de la festo, ni povas kompreni, ke ĝi estas simbolo kaj sakramenta aktivado. Por ni memoro al patriotismo de persono en la legendo estas pli grava.