• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-05 08:48:33    
Iom pri drakboata konkurso en Festo de Duobla Kvino (foto)

cri

En Ĉinio estas solena pasigo de la festo kaj ankaŭ troviĝas diversaj celebraj aktivadoj. Jenaj aktivadoj estas relative ĝeneralaj:

Unue, drakboata konkurso:

Drakboata konkurso estas ĉefa kutimo kaj moro en la festo. Laŭlegende en la antikva Ĉinio, informiĝinte pri sinmortigo de Qu Yuan, Chu-regnanoj ne volis lasi lian kadavron for, tial ili boate kaptis kaj savis. Oni konkuris, sed ne sukcesis. Poste en la 5-a de la kvina monato en ĉiu jaro, oni okazigis drakboatan konkurson memore al Qu Yuan kaj per drakboatoj forpelas fiŝojn por eviti voron de lia korpo fare de tiuj fiŝoj.

Poste oni aldonas malsamajn signifojn al la drakboata konkurso.

De la 25-a ĝis la 28-a de la kvina monato laŭ la luna kalendaro, Miao-naciecanoj en la provinco Guizhou okazigas "feston de drakboato" por festi riĉan rikolton kaj Dai-naciecanoj en la provinco Yunnan okazigas drakboatan konkurson en akvoverŝa festo por memori antikvan heroon Yan Hongwo.

Pri legendo de la drakboata konkurso ekzistas multaj klarigoj en malsamaj naciecoj kaj regionoj. Ĝis nun en ĉiu jaro, en regionoj apub riveroj, lagoj kaj maroj en ĉina suda landparto, okazas drakboata aktivado kun sia propra karakterizo.

Cetere kutimo pri remado de drakboato disvastiĝas al najbaraj landoj Japanio, Vjetnamio kaj aliaj. En 1980, drakboata konkurso estis enlistigita en konkursa programo de ĉina ŝtata sporto kaj okazas konkurso en ĉiu jaro.

Due, preno de zonzio:

Manĝo de zonzio estas alia tradicia kutimo kaj moro de ĉinoj en la festo. En la dinastio Jin, zonzio fariĝis manĝaĵo speciala por la Festo de Duobla Kvino kaj sekve de tempoforpaso, des pli variis la specoj. Nun en la komenco de la kvina monato laŭ la luna kalendaro, preskaŭ en ĉiu ĉina familio, oni faras zongzi-on el glueca rizo kun aldonitaj jujubo, kaŝtano, sekigita persimono, amandoj, ruĝaj faboj kaj volvis ĝin per folioj. Troviĝis ankaŭ famaj lokaj specoj, zongzi-o volvita per bambufolioj de la sudo. Tre variaj estis la farĉoj. Krom jujubo kaj sukero, estis ankaŭ sukerita lardo, muelitaj ruĝaj faboj, haketitaj fruktoj, nuksoj, ignamo kun kando, kratagfrukto, sezamo ktp. La kutimo kaj moro manĝi zongzi-on estas populara tra la tuta Ĉinio kaj disvastiĝas al Koreio, Japanio kaj sudorientaziaj landoj.

Ĉar en la komenco la festo celas forpeli ĉiujn malsanojn kaj malfeliĉojn, tial en tiu tago, pendigo de folioj de artemizio kaj kalamo sur pordo estas nemankigebla enhavo. Ili estas drogherboj kaj unuflanke povas forpeli ĉiujn malsanojn kaj malfeliĉojn kaj aliflanke povas fari kuracadon. Laŭ tiu senco, Festo de Duobla Kvino estas "higiena festo". Folkloristo Xiao Fang diris:

"Festo de Duobla Kvino ankaŭ estas festo por pluki drogherbojn. Ĉar drogherboj plukitaj en tiu tago havas specialan efikecon kaj tia dirmaniero ankaŭ cirkulas al Vjetnamio kaj Japanio."