• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-05 15:34:51    
Egiptio urĝas Israelon restartigi pacan intertraktadon kun Palestino

cri

La 4-an de junio en la egipta turisma urbo Sharm el-Sheikh ĉe la Ruĝa Maro, egipta prezidento Hosni Mubarak intervidiĝis kun la israela ĉefministro Ehud Olmert kaj urĝis lin restartigi la pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo.

En la gazetara konferenco okazinta post la intervidiĝo, la du gvidantoj ne malkaŝis multajn informojn pri la intervidiĝo, tamen el la esprimo de Ehud Olmert analizistoj opinias, ke Hosni Mubarak atingis almenaŭ jenajn 3 celojn.

Unue, li gajnis la promeson de Ehud Olmert pri restartigo de la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo. Antaŭ tio Israelo ĉiam persistis, ke se Israelo ne povos atingi interkonsenton kun Palestino, ĝi daŭre praktikos la planon de solflanka agado, efektivigos sian solflankan retiriĝon de la okcidenta bordo de Jordano kaj solflanke faros la demarkacion inter Israelo kaj Palestino. Tamen post ĉi-foja intervidiĝo Ehud Olmert eksplicite esprimis, ke li prioritate konsideros restarigi pacan intertraktadon kun Palestino kaj intervidiĝos kun Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio.

Due, li akiris la garantion de Ehud Olmert pri plua praktikado de la "vojmapa" plano. En la pasinta jaro Israelo forlasis la "vojmapan" planon kaj ekprenis la solflankan agadon de retiriĝo el la Gaza Zono. Tamen post ĉi-foja intervidiĝo Ehud Olmert promesis, ke Israelo plue praktikos la "vojmapan" planon, elmetitan de la 4 flankoj pri la mezorienta problemo Usono, Eŭropa Unio, Rusio kaj Unuiĝintaj Nacioj. Ehud Olmert esprimis, ke la bazo por la paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo estas la "vojmapa" plano elmetita de la 4 flankoj pri la mezorienta problemo kaj ĝiaj principoj. Li esperas plue marŝi sur tiu ĉi vojo kaj daŭrigi tiun procezon per intervidiĝo kun Mahmoud Abbas.

Trie, li gajnis la promeson de Ehud Olmert pri preno de rimedoj por preventi humanisman krizon en la palestina aŭtonoma regiono. Post kiam la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) gajnis venkon en la elektado de la Palestina Leĝdona Komitato en januaro kaj organizis la palestinan aŭtonoman registaron en marto, Israelo ekpraktikis ekonomian punadon al Palestino kaj frostigis grandan sumon da impostoj rekviziciitaj por Palestino. Post tio ankaŭ Usono kaj Eŭropa Unio rompis sian ekonomian helpadon al Palestino, kio kaŭzis la humanisman krizon en la palestina aŭtonoma regiono. Post ĉi-foja intervidiĝo Ehud Olmert esprimis, ke Israelo prenos rimedojn por preventi humanisman katastrofon en la Gaza Zono kaj ne faros ian ajn obstaklon al transportado de la humanismaj materialoj el Egiptio al Palestino.

Analizistoj samtempe montris, ke la promesogajno de Hosni Mubarak ne signifas, ke la restartigo de paca intertraktado inter Palestino kaj Israelo estos tute certa.