• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-05 16:02:49    
Ĉina blanka libro pri mediprotektado

cri
La 5-a de junio estas la monda media tago. En tiu ĉi tago la ĉina registaro publikigis blankan libron "Mediprotektado en Ĉinio 1996 – 2005". La libro konigas pri ĉinaj klopodoj por protekti la medion, en la pasintaj 10 jaroj. La blanka libro diras, ke nun malrapidas la media poluciiĝo kaj detruo al ekologio en Ĉinio, tamen ankoraŭ estas serioza la media problemo.
La blanka libro, publikigita de la Novaĵ-Oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, estas la ĉina dua blanka libro pri mediprotektado en la lastaj dek jaroj. Publikigante la blankan libron, la Novaĵ-Oficejo ankaŭ invitis al gazetara konferenco sinjoron Zhu Guangyao, vicdirektoron de la ĉina Ŝtata Ĝenerala Administracio pri Mediprotektado. La lasta konigis pri la blanka libro.
La libro diras malkaŝe, ke de la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, kun kontinua kaj rapida disvolvo de la ĉina ekonomio, dense aperis en Ĉinio la media problemo, kiu aperis en industriiga procezo de evoluintaj landoj, pli kaj pli elstaras la kontraŭdiro inter la medio kaj evoluado. Relativa manko de profitofontoj, malforta ekologia medio kaj nesufiĉa kapacito de la medio pli kaj pli fariĝas grava problemo en la ĉina evoluado. Kaj ankaŭ pro tio, la ĉina registaro donis altan atenton al la mediprotektado en la pasintaj dek jaroj kaj prenis la mediprotektadon kiel bazan ŝtatan politikon kaj prenas daŭrigeblan evoluadon kiel gravan strategion kaj antaŭenpuŝante la ekonomian disvolvon, alprenis serion da rimedoj por fortigi la mediprotektadon. Sinjoro Zhu Guangyao diris, ke la lastaj dek jaroj estas la tempo, en kiu Ĉinio plej multe investis al mediprotekado. Li diris:

"En tiuj dek jaroj, jaro post jaro pliiĝis la investo al la mediprotektado kun preventado kaj jungado de polucio kiel la ĉefa parto. En la pasinta jaro la investo atingis 238,8 miliardojn da juanoj de renminbi, tio estas, 1,31% de la totala enlanda produktovaloro. Tio ja estas ne facile atingita por evolulando."
Li diris, ke dank' al la klopodado, de la lastaj jaroj malrapidas la media poluciiĝo kaj detruo al ekologio en Ĉinio, rimarkinde malmultas la kvanto de ellasitaj industriaj eluzitaĵoj, unuapaŝe efikas la jungado al polucio al riveroj, certgrade pliboniĝas la media kvalito en iuj urboj kaj regionoj, pliboniĝas la ekologia medio en iuj regionoj, la arbara kvanto atingis 18,21% kaj pluapaŝe fortiĝas la konscio pri mediprotektado en la tuta socio.
Krome, Ĉinio ankaŭ aliĝis al "Frama konvencio de UN pri klimata ŝanĝiĝo" kaj "Kiota protokolo" kaj aliaj pli ol 50 internaciaj traktatoj pri mediprotektado kaj aktive plenumas la devojn difinitajn en tiuj traktatoj.
La blanka libro montras, ke kvankam la ĉina registaro kaj ĉina popolo multege klopodas por protekti la medion, tamen, en Ĉinio la media situacio ankoraŭ estas tre serioza pro tio, ke Ĉinio sin trovas en la periodo de plirapida disvolvo de industriigo kaj urbanizado, kaj ankaŭ en la periodo, en kiu tre elstaras la kontraŭdiro inter la ekonomia kreskado kaj mediprotekado. Sinjoro Zhu Guangyao diris:

"Ni devas klare koni, ke la nuna ĝenerala medio ankoraŭ estas tre serioza. Tio montriĝas ĉefe en tio, ke en iuj regionoj sufiĉe seriozas la media poluciiĝo kaj media malpliboniĝo. En nemalmultaj regionoj, malnovaj mediaj problemoj ankoraŭ ne estas solvitaj, tamen novaj mediaj problemoj aperas pli kaj pli. Ni devas diri, ke estas tre elstara la polucio al akvo, aero kaj grundo en nia lando."
La blanka libro diras, ke kontraŭ tiuj elstaraj problemoj, Ĉinio jam klare prezentas la ĉefajn celojn de mediprotekado en la estontaj kvin jaroj, tio estas, en la jaro 2010, samtempe kun stabila kaj relative rapida disvolvo de la nacia ekonomio, estu plibonigita la media kvalito en ĉefaj regionoj kaj urboj, estu fundamente bremsita la malpliboniĝo de la ekologia medio.