|
|
(GMT+08:00)
2006-06-06 14:19:04
|
Ĉina ministro pri laboro kaj socia garantio interparolis kun estro de ILO
cri
La 5-an de junio en Ĝenevo, ĉina ministro pri laboro kaj socia garantio Tian Chengping, kiu venis al Ĝenevo ĉeesti al la 95-a Internacia Laborula Konferenco, faris laboran interparolon kun estro de la Internacia Laborula Oficejo Juan Simavia. Tian Chengping montris en la interparolo, ke akcelo de enoficigo kaj elimino de malriĉeco estas unu el la ĉefaj taskoj de diversaj landoj. La Internacia Laborula Organizo portas la devon doni helpon al evolulandoj en enoficigo, por ke pli da malfacilaj popolamasoj kaj malriĉaj familioj ĝuu la fruktojn de la socia progresado. Juan Simavia konsentis kun la propono de Tian Chengping kaj esprimis laŭdon al Ĉinio pro ĝia konstruiva rolo en la Internacia Laborula Organizo. Laŭ li, estas unuanimaj la ĉina celo konstrui harmonian socion kaj la koncepto de la organizo starigi socian justecon.
|
|
|