• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-06 15:46:03    
Rakonto post peto de nematerialaj kulturaj heredaĵoj (foto)

cri

Marte de 2006, ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis dokumenton pri plifortigo de protekto al kulturaj heredaĵoj kaj decidis, ke la 2-a dimanĉo de junio ĉiujare estu la "Tago de Kultura Heredaĵo" de Ĉinio. Januare de la kuranta jaro, Ĉinio publikigis liston de unua aro da nematerialaj kulturaj heredaĵoj, 501 nematerialaj kulturaj heredaĵoj elstariĝis el 1 315 programoj prezentitaj de diversaj lokoj de la tuta lando. Do kiel tiuj nematerialaj kulturaj heredaĵoj eniris en nian rigardon?

Karaj amikoj, ĵus vi aŭdis xingshan-an popolkanton, kiu okupas la 8-an lokon en la listo pri popolkanto de unua aro da nematerialaj kulturaj heredaĵoj. Xingshan-a popolkanto jam havas historion de 2 000 jaroj, ĝi estas alte atentata de muzikaj specialistoj kaj estas honore nomata kiel "viva fosilio de antikva muziko de meza Ĉinio". Ĝi renversis aserton pri tio ke ĉina muziko venis el okcidento, kaj pruvis, ke antikva muziko de Ĉinio ne perdiĝis kaj Ĉinio havas sian propran lokan muzikon, ĝia aparta muzika teorio havas altan sciencan valoron por studi antikvan muzikan historion kaj heredadon kaj ŝanĝiĝon de tradicia popolkanto de nia lando.

La gubernio Xingshan troviĝas en monde konata Tri Gorĝoj, ĝi havas pli ol 3 500 grandajn kaj malgrandajn montojn kaj 156 riverojn. Multaj lokoj havas profundan valon kaj krutan deklivon. "Oni povas aŭdi la voĉon tamen estas malfacile atingi" estas vera bildigo de plejparto de aspekto de la gubernio. Kaŭze de danĝera montvojo, araneaĵe kruciĝantaj riveroj, densa arbaro kaj rara loĝantaro, antaŭ la 60-aj jaroj la trafiko de tiu loko estis tre malfacila, nur post la 70-aj jaroj, ŝtata vojo traspasis la gubernion Xingshan. Malferma geografia medio estas unu el gravaj kondiĉoj por konservi la xingshan-an popolkanton, tamen tiu peniga geografia medio alportis multajn malfacilojn al peto de nematerialaj kulturaj heredaĵoj.

La Kultura Buroo de la Xingshan-gubernio estas ĉefa institucio, kiu respondas pri peto de xingshan-a popolkanto kiel nemateriala kultura heredaĵo. Informite pri komenco de la peta laboro, estro de la Kultura Buroo s-ro Wang Shichang tiunokte skribis raporton pri peto de xingshan-a popolkanto kiel nemateriala kultura heredaĵo. Ĉar la gubernio Xingshan troviĝas en montregiono, tiel plejparto de popolaj artistoj, kiuj scipovas xingshan-an popolkanton, loĝas en diversaj decentraj vilaĝoj, por kolekti sonmaterialojn de la xingshan-a popolkanto, laborantoj de la Kultura Buroo foje kaj refoje iris al la kampo por viziti popolajn artistojn. S-ro Wang Shichang diris:

"Tri koleginoj la unuaj iris al la vilaĝoj. En la montregiono ofte pluvas; se pluvegas, oni ne povas piediri kun ŝuoj. Tiutage pluvegis, tial ili demetis ŝuojn kaj nudpiede iris al artistoj en vilaĝoj. "

En la antikveco, xingshan-a popolkanto estis muzika formo kiam vilaĝanoj de la gubernio Xingshan laboris en la kampo, disvastiĝis depende de buŝa instruado generacio-al-generacie, neniu skribe notis la melodion kaj kanttekstojn. Tiel por ordigi kaj konservi tiujn trezorajn muzikajn materialojn, oficistoj de la Kultura Buroo devas foje kaj refoje, frazo-al-fraze aŭskulti kantojn kolektitajn el la kampo kaj ordigi ilin kiel skribajn melodion kaj kanttekston. S-ro Wang Shichang diris:

"Tiutempe por noti kanttekston kaj melodion de la xingshan-a popolkanto, niaj oficistoj aŭskultis unu frazon kaj notis ĝin kaj multfoje ripetis la sama agon, ili ofte aŭskultis la saman kanton je miloj da fojoj kaj uzkonsumis tri aŭ kvar diktaforojn."

En tiu tempo, pli ol 20 oficistoj de la Kultura Buroo uzis ĉirkaŭ ĉiun tempon en la peta laboro de la xingshan-a popolkanto. Ili dormis en la oficejo kiam lacis kaj manĝis en la oficejo kiam malsatis, kaj poste tuj sin dediĉis al la laboro. S-ro Wang Shichang diris:

"Tiutempe, iu emerita 68-jaraĝa maljuna estro de la Kultura Buroo s-ro Wang Qingyuan respondis pri ordigo de materialoj pri la xingshan-a popolkanto hejme, li eĉ ne dormis tri tagojn kaj noktojn, la klimato estis tre varma, do li laboris kun desnuda torso kaj ordigis materialojn antaŭ la komputilo tutdiurne. Okazis ofte, ke li ripozas pli ol dek minutojn laciĝinte kaj lavas la vizaĝon per malvarma akvo por daŭrigi la laboron."(daŭrigota)