• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-06 19:42:07    
Famaj sektoroj de Granda Muro en Pekino

cri
La sektoro de Granda Muro situanta en Pekino estas la plej majesta kaj solida, ĉar ĝi portis la gravan rolon por defendi la ĉefurbon kaj imperiestrajn maŭzoleojn. En la pekina sektoro de Granda Muro dividiĝas en kelkajn partojn, kiaj Badaling, Mutianyu, Simatai ktp, kiuj estas vaste konataj vidindaĵoj de Granda Muro. Inter tiuj la plej fama estas Granda Muro de Badaling situanta en la norda antaŭurbo de Pekino. La tieaj konstruaĵoj de Granda Muro estas aparte firmaj kaj perfekte konservataj, kaj servas kiel la ideala loko por grimpi Grandan Muron. Tiea muro estis konstruita per granito sur la serpentumantaj montoj, kaj la averaĝa alteco atingis proksimume 8 metrojn. Sur la muro, en ĉiu distanco de 200 metroj videblas gvatejo, pro tio oni povas imagi, kiel rigora estis la defensiva aranĝo en la antikveco.

22-jara knabino Helena Darcq el Francio ekskursis al Granda Muro de Badaling jam multajn fojojn. Ŝi diris, ke la unuafoja grimpo sur Grandan Muron estas ĉiam neforgesebla por ŝi. Ŝi diris:

"Tiutaga spertaĵo estas neforgesebla por mi. Granda Muro serpentumas foren laŭ montdeklivoj, ĉie vidiĝas agrablaj verdaĵoj kaj belaj pejzaĝoj. Kaj la plej ekscita por mi estis, ke paŝo post paŝo mi grimpis sur Grandan Muron laŭ la ŝtuparo. Tio kompeneble konsumis multan forton, tamen mi propraokule vidis grandiozajn pejzaĝojn."

Oriente de Granda Muro de Badaling troviĝas la fama Granda Muro de Mutianyu. Ankaŭ ĝi estas unu el la sektoroj de Granda Muro bone konservataj ĝis nun. Sur Granda Muro de Mutianyu ekzistas tri paralelaj pordeg-turoj, kiuj formis la unikan bildon en la tuta linio de Granda Muro. Cetere, Granda Muro de Mutianyu estas karakterizata je aparte prosperaj arboj, precipe en printempo, tie videblas ĉarmaj naturaj pejzaĝoj el abundaj ruĝaj persikfloroj kaj blankaj prunfloroj.

Pli orienten irante, oni povas atingi Grandan Muron de Simatai. Ĝia trajto estas aparta kruteco, kaj ŝajnas al vizitanto, ke Granda Muro staras sur tranĉila klingo. Pro tio ĝi distingiĝas pro sia eksterordinara kruteco inter ĉiuj sektoroj de Granda Muro.

Krome, troviĝas ankaŭ aliaj multaj sektoroj de Granda Muro, ekzemple Granda Muro de Juyong-guan, Granda Muro de Huanghua-cheng ktp. Ĉiu el ili havas sian propran vidindecon.

Karaj amikoj, Granda Muro ankaŭ atestis la metamorfozan historion de la ĉina socio dum pli ol 2 000 jaroj. Oni diras, ke ĝi estas la spino de la ĉina nacio kaj simbolas la spiriton de la ĉinoj. S-ro Lai Baojia el la ĉina insulo Taiwan diris, ke ĉiufoje kiam li vidis Grandan Muron, li ĉiam sentas fierecon. Li diris: 

"Granda Muro simbolas la nacian spiriton kaj ankaŭ la inteligentecon de ĉinoj. Kiam vi povas vidi ĝin tiel longe ekzistanta kaj tiel impone konservata sur la terglobo, ĉu vi ne sentas vin fiera?"

Popularas en Ĉinio la vortoj: Kiu ne atingis Grandan Muron, tiu ne estos rigardata kiel bravulo. Ŝajnas, ke tiuj vortoj aŭdiĝas kiel defio, ĉu ne? Karaj amikoj, se vi volus akcepti tiun defion, do ekskursu al Granda Muro, kiam vi eventuale vojaĝos al Ĉinio.