• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 14:30:28    
Jiangsu-provinco de Ĉinio faris leĝdonadon por protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj

cri

Por protekti trezorajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn, Jiangsu, orienta provinco de Ĉinio, ellaboris "Leĝprojekto pri Protektado de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj en Jiangsu-provinco". Ĝi estas la lande unua, kiu faris leĝdonadon por nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Laŭ konigo de Pan Zongbai, estro de Komitato pri Eduko, Kulturo, Literaturo kaj Higieno sub Konstanta Komitato de Jiangsu-a Popola Kongreso, enketa materialo en la pasinta jarcento montras, ke Jiangsu-provinco kolektis entute popol-literaturajn materialojn kun pli ol 200 milionoj da ideogramoj, 12 milionojn da popolaj kantoj, 1 600 da popolajn dancojn kaj pli ol 6 milojn da popol-dramaj tradiciaj programeroj. Nun, multe da tradiciaj kaj popolaj artoj alfrontas malaperon. Tamen nuntempe la ŝtato ankoraŭ ne havas specialan leĝon pri protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ĝuste pro tio, Jiangsu-provinco decidis fari antaŭenpaŝon kaj leĝdonadon por protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Nemateriaj kulturaj heredaĵoj difinitaj en la leĝprojekto estas kiel jene: buŝa tradicio, inkluzive de lingvo, kiu estas kultura korpo; tradicia prezenta arto kaj popola belarto; tradicia ceremonio, festo, sporto kaj aliaj popolaj aktivadoj; tradicia metia tekniko kaj popola tradicia scio; materialoj, objektoj kaj lokaloj koncerne al supre menciitaj.

Jiangsu-provinco plenumas sistemon pri laŭgrada protektado. Supervilaĝa loka popola registaro faru markadon kaj establu specialan arkivon por konstruaĵoj, lokaloj, restintaj lokaloj kaj akcesoroj enlistigitaj en nemateriaj kulturaj heredaĵoj; mezlernejoj kaj elementaj lernejoj enlistigu lokajn elitajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn en edukan enhavon.

Por gardi tipajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn, kiuj estas tipaj kaj jam enlistigitaj pro danĝereco, oni faros punon al ĉefaj administrantoj kaj respondeculoj pro tio, ke ili anstataŭ praktikis sciencan, efikan protektadod, kaŭzos malaperon de heredaĵoj; rilate al okupado kaj detruo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj posedataj de la ŝtato, oni donos laŭleĝan kondamnon al koncernaj homoj.