• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 16:37:59    
Irana nuklea problemo alfrontas novan ŝancon pri diplomatia solvo

cri
La 6-an de junio en Teherano, ĉefurbo de Irano, Ali Larijani, sekretario de Irana Supera Ŝtata Sekureca Komitato kaj la unua delegito pri nuklea intertraktado, esprimis, ke nova projekto de seslanda ministro-nivela intervidiĝo pri solvo de irana nuklea problemo enhavas "aktivajn rimedojn". Tony Snow, proparolanto de usona Blanka Domo, samtage diris, ke reago de la irana flanko estas ĝojiga. Tio montras, ke Irano serioze diskutos la novan projekton pri solvo de la nuklea problemo.

Ali Larijani faris supre menciitan opinion post kiam li interparolis kun Javier Solana, alta delegito de EU pri diplomatio kaj sekureca politiko, kiu faras viziton al Teherano, kaj akceptis la novan projekton. Ali Larijani diris, ke la interparolo estas konstruiva kaj la irana flanko faros oficialan respondon post esplorado. Li esprimis, ke la vizito de Javier Solana al Irano montras, ke eŭropaj landoj volas solvi problemon per dialogo kaj tio estas laŭdinda. Ankaŭ Javier Solana opiniis, ke lia interparolo kun irana koncerna gvidanto estas "bona kaj konstruiva."

La 1-an de junio en Vieno, Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio kaj Usono faris ministro-nivelan intervidiĝon kaj atingis komunan konon. S-ino Margaret Beckett, brita eksterafera ministro, diris en gazetara konferenco post la intervidiĝo, ke seslandaj delegitoj konsentas liveri allogan projekton al Irano kiel bazon de restarigo de intertraktado inter EU kaj Irano kaj samtempe malfruigi, ke Sekureca Konsilio de UN alprenu agadon pri la irana nuklea problemo premise ke Irano ĉesigu urani-riĉigan aktivadon.

Diplomatia klopodo de koncernaj flankoj longtempe ne gajnis progreson pri la nuklea problemo pro tio, ke Usono ĉiam alprenis bremsan kaj malamikan politikon kontraŭ Irano kaj sinteno de Usono konstante estis firma. Akriĝis opozicia situacio inter Usono kaj Irano. Tamen post konstanta strebado de la internacia socio precipe de Ĉinio, Germanio kaj Rusio, pro interna kaj ekstera subpremo, Usono fine reguligis politikon kaj volas fari direktan intertraktadon kun Irano premise ke Irano ĉesigu urani-riĉigan aktivadon. Ŝanĝiĝo de Usono sendube liveris eblecon por ke la internacia socio pace solvu la iranan nuklean problemon.

Analizisto opinias, ke ellaboro de seslanda projekto fakte konfirmis prioritatan principon de diplomatia intertraktado pri la irana nuklea problemo. Ĝuste pro tio, disputo de Sekureca Konsilio de UN pri la irana nuklea problemo de la lasta monato akiris pozitivan frukton. Oni povas diri, ke la frukto estas malfacile akirita. Solvi la iranan nuklean problemon per diplomatia rimedo ne nur konformas al interesoj de Usono kaj Irano, sed ankaŭ estas bezono de mondaj paco kaj disvolvado. Fundamenta reago de Irano al la nova projekto kaj pozitiva komento de Usono al la reago montras, ke la nova projekto alportas novan ŝancon por diplomatie solvi la nuklean problemon.

Estas nature, ke malamikeco kaj diverĝo inter Usono kaj Irano de la lastaj pli ol 20 jaroj ne tuj malaperos. Kiam Ali Larijani agnoskis "pozitivan rimedon" de la nova projekto, li samtempe esprimis, ke troviĝas neklaraj lokoj en la projekto. Vespere de la 6-a de junio en Berlino intervidiĝinte kun Javier Solana, supera delegito de EU pri diplomatio kaj sekureca politiko, kiu ĵus vizitis Iranon, germana eksterafera ministro Frank-Walter Steinmeier diris, ke li estas ĝoja pro tio, ke Irano volas atenteme fari esploradon al la nova projekto de la internacia socio. Li opiniis, ke tio estas bonŝanco por restarigi intertraktadon. Tamen li samtempe esprimis, ke oni ne povas esti tro optimisma al tio.

Tial, ankoraŭ troviĝas necerteco, ĉu intertraktado pri la irana nuklea problemo estos rapide restarigita kaj ĉu oni trovos solvan rimedon akcepteblan por diversaj flankoj post la intertraktado. Tamen oni ankoraŭ esperas, ke Usono kaj Irano montros sincerecon kaj flekseblecon al diplomatia strebado de la internacia socio kaj almenaŭ kiel eble plej frue restarigos intertraktadon, utiligante novan bonŝancon alportatan de la seslanda nova projekto, ĉar tio estas pli bona ol neniu intertraktado.