• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 17:11:30    
Ĉina registaro solvas la problemon de altaj kurackostoj

cri

Lastatempe la altaj kurackostoj estas la fokusa paroltemo de la ĉina socio. Laŭ enketado de la Ĉina Ministerio pri Sano, pli ol 80% el la popolanoj opinias ke kompare kun antaŭ dek jaroj, altiĝis la proporcio de kuraca pago en la totala elspezo de ilia familio. Pli kaj pli altaj kuracaj kaj medikamentaj kostoj haltigas multajn pacientojn antaŭ hospitalo.

Kial la ĉinaj kuracaj kaj medikamentaj kostoj estas tiel altaj? Kiujn rimedojn la ĉina registaro prenis por solvi la problemon? Kiujn efikojn ĝi akiris? Hodiaŭ ni iom parolu pri tio.

En la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, iu paciento de limfa kancero enhospitaliĝis du monatojn kaj pagis pli ol 5 milionojn da juanoj por la kuracado. Sed fine tiu granda sumo ne savis lian vivon.

Malkaŝite de ĉinaj amaskomunikiloj, la afero skuis la ĉinan socion. Kvankam tio estas nur ekstrema ekzemplo, tamen ĝi senrezerve malkovris la problemon de tro altaj kurackostoj en Ĉinio.

Multaj ordinaraj ĉinoj opinias ke pagi milionojn da juanoj por kuracado estas sendube mito por ili, kiuj jare enspezas nur dekmil ĝis dudekmil juanojn meznombre. Ili ege zorgas pri la pago de sia kuracado. Pekina sinjorino Guo, en la aĝo de pli ol 50 jaroj, diris:

"Mi havas nek altan salajron, nek grandsuman deponaĵon. Mia sanstato ne estas bona. Mi ege timas ĉu mi povos pagi tiel altan kurackoston se mi suferos de serioza malsano."

Prokrasti la kuracadon estas nevola elekto de ordinaraj ĉinoj kun nealta enspezo kontraŭ la altaj kurackostoj. Laŭ enketado de Ĉina Ministerio pri Sano, proksimume duono el la ĉinaj malsanuloj ne vizitas kuraciston, 30% el ili ne enhospitaliĝas kvankam ili devas akcepti kuracadon en hospitalo. La plej grava kialo kuŝas en tro altaj kurackostoj.

Do kial la kurackostoj estas tiel altaj en Ĉinio, la lando kun publikaj hospitaloj kiel la ĉefaj? Unu el la plej gravaj kialoj estas ke iuj hospitaloj senbride ĉasas la profiton, kio rezultigas la kontinuan leviĝon de la kuraca kaj medikamenta prezoj. Dum diagnozado iuj kuracistoj postulas pacientojn fari multajn ekzamenojn kaj preni valorajn medikamentojn por pliigi la enspezon de la hospitalo kaj de ili mem. Cetere la asignaĵoj de la registaro al la publikaj kuracaj institucioj ne sufiĉas, sekve de tio la hospitaloj devigite ĉasas kromajn profitojn.

Por solvi la problemon de altaj pagoj de popolanoj kontraŭ kuracado, la ĉinaj registaro kaj koncernaj fakoj prenas diversajn rimedojn kaj faras utilajn provojn. Ekzemple en Pekino, Xinjiang Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la province Zhejiang aperis malmultekostaj hospitaloj. Kun la financa subteno de la registaro, tiuj hospitaloj ĉiurimede reduktas la kurackostojn kaj malpliigas la ŝarĝon de pacientoj.

Sinjorino Wang Ling, direktorino de la Hospitalo Shangdi, la unua malmultekosta hospitalo de Pekino, montris ke la medikamentaj kostoj okupas grandan proporcion en la kurackostoj, tial la hospitalo atentas elekti malaltprezajn medikamentojn por malpliigi la pagon de pacientoj.

"Ni elektas tiujn medikamentojn, kiuj estas la plej malmultekostaj inter la samkategoriaj, sed produktitaj de la farmaciaj fabrikoj konformaj al la ŝtata normo. Ni deziras laŭeble malpliigi la ŝarĝon de pacientoj en nia hospitalo."

En la Hospitalo Shangdi nia raportisto trovis ke tiuj pacientoj, kiuj ne havas laboron aŭ vivas malriĉe, povas ĝui rabaton se ili montras oficialan ateston. Samtempe kun tio la hospitalo laŭeble uzas unufojan kuracilon, permesas enhospitaliĝantojn kunpreni siajn ĉiutagajn uzaĵojn kaj prenas aliajn rimedojn por redukti ilian pagon.

Tiu malmultekosta hospitalo Shangdi estas kore akceptata de popolanoj. Sinjorino Zhang, kiu suferas de unga likeno, vizitis la hospitalon ĉar ŝi informiĝis ke la pago estas malmulta. Ŝi diris:

"En tiu hospitalo mi pagis proksimume mil juanojn por normala kuracado, sed en aliaj hospitaloj mi pagus du aŭ tri milojn."

En la provincoj Henan, Zhejiang kaj Shandong, iuj hospitaloj provis limigi la maksimuman kurackoston de sola malsano por malaltigi la pagon de pacientoj. Se la kurackosto superas la limon, do la superfluan sumon pagas la hospitalo.

La hospitalo sub la Medicina Instituto de la urbo Jining, provinco Shangdong, la unua praktikis tiun limigon. Dank' al tio la kuracaj kaj medicinaj kostoj meznombre reduktiĝis je 33%, maksimume je pli ol 40% por iuj kazoj.

Tiu rimedo renkontas varman bonvenon. Multaj pacientoj de aliaj lokoj venis al la hospitalo por kuracado.

Sinjoro Liu estas ordinara kamparano. Lia filo, kiu suferas de kormalsano denaske, ne povis akcepti kuracadon pro la alta operacia kosto. Informiĝinte ke en tiu hospitalo de Jining la operacio kostas je 60% de tiu de aliaj hospitaloj, li do sendis la filon al tiu hospitalo je centoj da kilometroj fore. Li diris:

"Informiĝinte ke ni pagos nur iom pli ol dekmil juanojn por la kuracado, mi ekhavis la esperon kaj laboran energion. Mi opinias ke se nur mi preparas dekmil juanojn, mia filo povas akcepti kuracadon."

Ĉinaj higienaj fakoj plenforte praktikas diversajn rimedojn por redukti la kurackoston.

Ministro de la Ĉina Ministerio pri Sano Gao Qiang informis ke samtempe kun preno de diversaj rimedoj, la ĉina registaro preparas tutecan projekton celantan reformi la kuracan sistemon, por deradike solvi la problemon de altaj kurackostoj.

"Ni esploris profundigon de la reformado de la urba kuracasistemo delonge kaj unuapaŝe formis bazajn pensliniojn. La projekto sin trovas en pluapaŝa argumentado."

Sinjoro Gao Qiang emfazis ke antaŭ elmeto de tiu tuteca projekto, la lokaj registaroj devas pene trovi diversajn konkretajn rimedojn por solvi la problemon de popolano pri malfacila vizitado al hospitalo kaj alta pago por kuracado.