• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 17:38:55    
Franca kaj germana gvidantoj kunaranĝas starpunkton pri EU kaj internaciaj fokusaj problemoj

cri

La 6-an de junio en Rheinsberg de Brandenburg de Germanio, franca prezidento Jacques Chirac kaj germana ĉefministro Angela Merkel okazigis neoficialan intervidiĝon kaj interŝanĝis opiniojn pri problemoj de Eŭropa Unio kaj aliaj internaciaj fokusaj problemoj. Tio estas grava intervidiĝo antaŭ la pinta konferenco de Eŭropa Unio okazonta en Bruselo en la mezo de la kuranta monato.

Rilate la procezon de sankciado de la Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio, Angela Merkel kaj Jacques Chirac unuanime opinias, ke Germanio, dum la antaŭa duonjaro de 2007, kiam ĝi estos la prezidanta lando de Eŭropa Unio, antaŭenpuŝos tion, ke ĉiuj membrolandoj de Eŭropa Unio atingu interkonsenton pri la procezo de sankciado de la Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio. Surbaze de tio, en la lasta duonjaro de 2008, kiam Francio fariĝos la prezidanta lando de Eŭropa Unio, koncerna flanko elmetos konkretan projekton pri tiu ĉi problemo.

Sankciado de la Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio estas ŝlosila paŝo en la integriga konstruado de Eŭropa Unio. Tamen pasintajare en la plebiscito okazinta respektive en Francio kaj Nederlando, oni vetois tiun ĉi traktaton, tiel Eŭropa Unio alfrontas la konstitucian krizon. Post kiam Francio kaj Nederlando vetois la Konstitucian Traktaton de Eŭropa Unio en la pasinta jaro, diversaj landoj de Eŭropa Unio rekonsideras pri la traktato. Por rompi la stagnan situacion en la procezo de sankciado de la Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio, en la neoficiala speciala kunveno de eksteraferaj ministroj de Eŭropa Unio okazinta en la fino de la pasinta monato en Vieno, oni finfine faris 2 gravajn decidojn, t.e., la limdato por la plenumado de la procezo pri sankciado de la Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio estu 2009, kaj Francio kaj Germanio, kiuj fariĝos la prezidantaj landoj de Eŭropa Unio antaŭ la jaro 2009, kune prenu la gravan taskon por "revivigi" la sankciadon de la Konstitucia Traktato de Eŭropa Unio.

Alia fokuso de ĉi-foja intervidiĝo de la gvidantoj de Francio kaj Germanio estas la irana nuklea problemo. Germana ĉefministro Angela Merkel esprimis, ke la komuna kono atingita en la intervidiĝo de eksteraferaj ministroj de la 6 landoj Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio liveras bonan ŝancon por la solvo de la irana nuklea problemo. Ŝi apelaciis, ke Irano serioze konsideru kaj kontentigu la postulojn de la internacia socio por restartigi la intertraktadon pri la irana nuklea problemo. Jacques Chirac tute konsentis pri la opinio de Angela Merkel.

Analizistoj montris, ke ĉi-foja neoficiala intervidiĝo de la gvidantoj de Francio kaj Germanio montras, ke inter la du landoj ekzistas multaj komunaj interesoj.