• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 18:06:40    
Translanda aĉeto fariĝis nova vojo de ĉinaj entreprenoj pri ekstera investo

cri
Translanda aĉeto estis la supereco de translandaj korporacioj de evoluintaj landoj. Sed de la komenco de la lasta jaro, ĉinaj entreprenoj, kiuj estis rigardataj sen kernaj teknikoj, kreis multajn senprecedancajn kazojn de translanda aĉeto. La afero, ke ĉina entrepreno Lenovo sukcese aĉetis negocon de persona komputilo de IBM, kaj aliaj aferoj senĉese kaŭzis atenton al ĉinaj entreprenoj. Do, kial ĉinaj entreprenoj marŝis la paŝon de translanda investo? Kiujn ili alfrontos enirante en transmaran merkaton?

En majo de la lasta jaro, la ĉina plej granda fabrikisto de persona komputilo---Lenovo aĉetis negocon de persona komputilo de IBM per la valoro je 1,25 miliardoj da usonaj dolaroj kaj post la aĉeto per la jara venda sumo je 13 miliardoj da usonaj dolaroj, la nova Lenovo fariĝis la 3-a granda fabrikisto de persona komputilo en la mondo. Parolante pri la aĉeto, vicĝenerala direktoro de Lenovo sinjoro Liu Xiaolin diris:

"Lenovo havas tre profundan komprenon pri la ĉina merkato, ĝi estas fama en Ĉinio kaj ĝia merkata okupa proporcio estas granda. La okupa proporcio de IBM en la ĉina merkato estas pli malgranda ol tiu de Lenovo. Ankaŭ en la flanko de venda reto, ni estas potenca en Ĉinio kaj IBN estas forta en la tuta mondo. En la flanko de produktoj, Lenovo estas lerta en tablo-komputilo, kaj IBM havas superecon en notolibra komputilo de organiza kliento. Laŭ ĉi tiuj flankoj, efektive la ebleco de fronta-flanka frapo estas malgranda, sed estas la kombino de altgrada reciproka replenigo."

La aĉeto de Lenovo estas nur malgranda parto de la transmara aĉeto de ĉinaj entreprenoj de la lasta jaro. Ĉina Nacia Petrola Korporacio sukcese aĉetis kazaĥstanan petrolan korporacion PK, Nankina Aŭta Grupo aĉetis britan malnovan aŭtan fabrikon Rover, pro ĉi tiuj sukcesaj kazoj la tuta mondo sufiĉe konis solidan forton de ĉinaj entreprenoj. Sekve de la ĉina ekonomia rapida disvolvo, ĉinaj entreprenoj jam estas pli kaj pli maturaj, ili ne nur okupis relative grandan merkatan proporcion en la enlanda merkato, sed ankaŭ marŝis sur la vojo de translanda aĉeto.

Asistanto de ĉina ministro pri komerco sinjoro Chen Jian esprimis, ke eksterinvestaj donitaĵoj de la lasta jaro montris, ke translanda aĉeto jam estis la ĉefa punkto de ĉinaj entreprenoj por ekstera investo.

"En 2005, ĉina ekstera rekta investo estis 6,9 miliardoj da usonaj dolaroj, pli multe je 26% ol en 2004, interalie, la investo realigita per aĉeto estis 2,3 miliardoj da usonaj dolaroj. La rapida disvolvo de ĉina ekstera rekta investo kaj la rapida vastiĝo de merkata kapacito ne nur akcelis la propran ekonomion kaj socian disvolvon, sed ankaŭ faris pozitivan kontribuon al tutmondaj industria struktura reguligo kaj racia aranĝo de produktaj elementoj."