• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-07 19:51:10    
Abundas specoj de plado Huoguo

cri
S-ino Du Juan loĝas en la urbo Chengdu de multaj jaroj, kaj jam estas erudiciulo pri la urbo Chengdu. Ŝi diris, ke Chengdu-anoj ĝenerale elektas malsamajn specojn de la plado Huoguo laŭ malsamaj sezonoj. Ŝi diris:

"En nia urbo Chengdu estas tre multaj specoj de la plado Huoguo, ĉiuj estas tre bongustaj. Ni prenas malsamajn specojn de Huoguo laŭ kvar sezonoj. Ekzemple, en somero ni emas preni pikan specon de Huoguo, por nin ŝvitigi, tio efikas por malgrasigi kaj ankaŭ komfortigi la korpon; vintre ni prenas la specon de Huoguo el blanka supo, ĝi estas kaj varmiga kaj juniga."

Tre multas ankaŭ la supaj specoj de la plado Huoguo en la urbo Chengdu, kaj multas ankaŭ kuireblaj materialoj por Huoguo, ties specoj atingis centojn. Iuj el tiuj materialoj estas molaj kaj fragilaj, ekzemple fiŝaĵo, viand-tranĉaĵo, anasaĵo kaj ŝafaĵo, kiuj manĝeblas tuj post brogiĝo. Aliaj materialoj, kiaj bov-stomako, kokaĵo, fungo kaj brasiko, bezonas iom pli longan kuiradon por manĝo.

Krom Huoguo de ruĝa supo kaj Huoguo de blanka supo, kiuj estas la plej popularaj en la urbo Chengdu, ekzistas ankaŭ Huoguo de maraj kreskaĵoj, Huoguo de fiŝkapo, de leporaĵo, de sovaĝaj animaloj kaj de raraj vegetaloj. Kun propra gusto kaj aparta trajto, ĉiu speco de la plado Huoguo havas sian preferanton.

S-ro Han Jing laboranta en la urbo Chengdu estas alilokano. Li diris, ke ĝuste pro frandemo al la plado Huoguo el diversaj specoj, li restas ĉi tie jam 8 jarojn. Li diris:

"La plej profunda impreso pri la urbo Chengdu estas Huoguo, kaj ankaŭ la ĉefa kaŭzo, kial mi restas en Chengdu, rilatas al Huoguo. Por mi, la plej plaĉa Huoguo estas fiŝaĵo de malvarma poto."

La "fiŝaĵo de malvarma poto" menciita de s-ro Han Jing estas nova speco de la plado Huoguo emerĝinta antaŭ nelonge. Dum manĝado de tia Huoguo, kelnero prezentas al kliento unue poton da kuirita fiŝaĵo, kaj post kiam la kliento finmanĝis la fiŝaĵon de la poto, la kelnero varmigas la restan fiŝ-supon por boligi ĝin, tiam la kliento mem kuiras en la fiŝ-supo aliajn manĝaĵojn.

Multas ankaŭ la novaj specoj de la plado Huoguo, ekzemple Huoguo de seka poto: oni rekte fritas manĝaĵon en la sen-supa poto, spicante per oleo, zingibro, kapsiko, saŭco ktp; aŭ Hunguo de boligita akvo: oni kuiras manĝaĵon en akvo, kaj devas aldoni spicaĵojn dum la manĝado de la kuiritaj materialoj.

Por multaj Chengdu-anoj, manĝado de la plado Huoguo jam fariĝis nemankigebla parto de la vivo. Se ili ne prenis tiun pladon en kelkaj tagoj, ili sentas sin nekomforte. Ili diras: Ridegante dum manĝado de Huoguo, oni sentas, ke feliĉo ja staras antaŭ ili.

Karaj amikoj, se vi eventuale vojaĝos al Ĉinio, bonvole iru al la urbo Chengdu por gustumi la vaste konatan pladon Huoguo.