• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-08 07:40:20    
Zigzaga Vojo de Novelisto

CRI
Plurajn nomojn li havis, jen Wu Chenggan, jen Wu Xiaowu, jen Xiao Yemu, jen... lasu, la nomoj eble ne tre gravas, eble povas ion kaŝi aǔ malkaŝi! La gepatroj loĝantaj en la gubernio Xingxia de la provinco Zhejiang, donis al li la nomon Chenggan ("Wu", familia nomo), post kiam li naskiĝis en la jaro 1918. En 1937, estante nur 19-jara, li forlasis la hejmon, por partopreni en revolucio, kaj ŝanĝis sian nomon per Wu Xiaowu (Malgranda Batalanto). Sekve li faris kun aliaj amasan laboron kaj kulturan en limregiono de Jin-Cha-Ji (Jin, alinomo de la provinco Shanxi; Cha, Chahaer, provinco jam ne ekzistanta; Ji, la provinco Hebei). Post 4 jaroj li komencis publikigi novelojn kaj prozaĵojn. Ĝis 1949 aperis jam pli ol 100 verkoj el sub lia skribilo. Post liberiĝo de Pekino kaj Tianjin, li enurbiĝis por nova okupo, kiu tamen ne reduktis lian fekundecon. Populare bonvenis liaj noveloj "Meze de Ni Geedzoj", "Ĉe la Rivero Haihe", "Kolportisto", "Mi kaj Maljuna He", "Volo de Patrino" kaj "Hardado". Li tute ne atendis, ke abismo faǔkas sur lia vojo zigzaga! En junio de 1951, li estis kritikata kiel reprezentanto de tendenco de et-burĝa verkado. Apenaǔ la kritika ondo kvietiĝis, lavango trafis lin, ke en 1957 li estis misjuĝita kiel dekstrulo pro tio, ke li verkis eseon pri sia suferiga travivaĵo. En 1962 oni forigis la dekstrulan "ĉapon" kaj li sinsekve publikigis novelojn kiaj "Kontinua Pluveto en Aǔtuno", "Granda Paĉjo" kaj "Eta Lan kaj Ŝiaj Kompanoj". Li komencis projekti sian perspektivon, pli kaj pli brila kaj plena de floroj. Ho ve! Iluzio aǔ miraĝo? Nur kelkajn jarojn. En 1965, eksplodis kultura revolucio kiu vandalisme furiozis tra la tuta lando en 10 jaroj!! Kiom da mistraktitaj animoj forlasis la mondon! Kaj unu el ili estis ĝuste nia novelisto – Xiao Yemu (Wu Chenggan, Wu Xiaowu), en la jaro 1970!

Kara retleganto, rememore al li, ni citu kelkajn vortojn el lia artikolo pri la novelo "Meze de Ni Geedzoj": "Per priskribado de bagateloj en la ĉiutaga vivo, mi prezentis novan homon, kiu havu firman starpunkton de la proletaro, klaran distingecon inter amo kaj malamo, ne akordigeblecon kontraǔ la malnova vivkutimo, obstinan kaj honestan karakteron, sed ankaǔ iujn mankojn, ekzemple hastemon, furiozemon kaj et-animecon." Ĉi tiu nova homo estas heroino en la novelo, kamaradino Zhang, kies edzo Li Ke servas kiel kontrasto kaj fono.

Tiu ĉi novelo havas apartecon en elektado de materialoj. La novelo plenas de malgrandaj aferoj okazintaj al la geedzoj en la ĉiutaga vivo, tamen ĝi tuŝas gravan problemon riĉan je socia signifo por la reala vivo, kaj portas do sufiĉe grandan valoron pri vastigo de novelaj objektoj, precipe en tia epoko, en kiu oni emfazis esprimi seriozan socian ĉeftemon per "brua kaj skua" rakonto. Por ke vulgaraĵoj estu altiraj, Xiao Yemu kreis artan etoson de viveco, humuro kaj facileco. Li Ke estu protagonisto! La aǔtoro uzis la 1-an personalon. Nu, "mi" (Li Ke) rakontu ĉion, observu kaj juĝu parolon kaj agon de la edzino laǔ la psiko kaj vidpunkto de edzo. Pro aparta situacio de la observanto (tiu de edzo), tiuj ordinaraj kaj eble eĉ kliŝaj aferoj, ŝajnantaj neniom rimarkindaj al flankuloj, montriĝas tre vivecaj kaj spicaj.