• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-08 11:22:54    
EU kaj OPEC esprimis, ke ili komune garantios stabilecon de petrola merkato

cri

En la 7-a de junio en Bruselo, ĉefurbo de Belgio, oficistoj de EU kaj OPEC unuanime esprimis, ke la du flankoj pli fortigos kunlaboron kaj komune garantios la stabilecon de petrola merkato.

En la sama tago, la 3-afoja Prienergia Dialogo inter EU kaj OPEC okazis en Bruselo. La du flankoj esprimis kontenton pri diversklasaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj en sekurigo de livero kaj bezono de energio kaj en aliaj problemoj. Ili ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri estonta energia strategio.