• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-08 15:03:23    
Brito Paul Colman, volontulo de verdaj olimpikoj

cri

Paul Colman estas anglo. Por propagandi median protekton, li piediris pli ol 40 000 kilometrojn kaj plantis milionon da arboj en pli ol 30 landoj kaj regionoj. Antaŭ nelonge li atingis Ĉinion, dezirante fari kontribuon al la verdaj olimpikoj kune kun la ĉina popolo. Nun ni konatiĝu kun sinjoro Paul Colman.

Antaŭtagmeze de la 10a de februaro, en la Dongsi-a Olimpika Kvartala Centro situanta en la orienta distrikto de Pekino, ĉinaj kaj alilandaj medio-protektaj volontuloj unuvoĉe kantis terglob-protektan kanton. Inter ili okulfrapis anglo, ne alta, kun iomete blankaj kaprobarbo kaj hararo. Li estas sinjoro Paul Colman, kiu propagandas la medio-protektan ideon en diversaj lokoj de la mondo pere de piedirado kaj arboplantado.

51-jara Paul vidiĝas ankoraŭ energioplena. Li parolas kaj agas kun plena viviforto. En juneco li laboris kiel kuiristo en mara ŝipo. Ĉiutage li verŝis eluzitaĵojn en maron. Tiam li jam pensis: "Ĉu tio estas ĝusta?" Poste li fariĝis ŝoforo de iu riĉulino kaj veturigis ŝin al diversaj lokoj por turismo. Dume li trovis seriozan polucion en iuj lokoj. Li do rezignis la laboron kaj tutkore sin dediĉis al la propagando pri media protekto kaj tergloba protekto. Por tio li forkonsumis preskaŭ sian tutan deponaĵon. En 1992 li ekuzis la manieron de piedirado por daŭrigi la medioprotektan propagandon. Liaopinie tiu maniero povas veki la medioprotektan konscion de pli multaj homoj. Li daŭrigis tiun manieron ĝis nun.

Ĉifoje li venis al Ĉinio kaj prenis Pekinon kiel la unuan stacion de lia 2006-jara piedirado de Pekino – Seulo – Tokio. Antaŭ ĉijara "Monda Tergloba Tago", la 22a de aprilo, li piediras en tiuj tri aziaj urboj sinsekve, por alvoki protekton de la medio, protekton de la terglobo. Paul diris ke por tiu tasko lia piedirado en Pekino havas apartan signifon. Li diris ke Pekino konstruas la programon de verdaj olimpikoj, li volas kontribui kune kun pekinanoj por antaŭenpuŝi la aferon.

"Ĉifoje en Pekino mi unue propagandas medio-protekton por ĉijara Monda Tergloba Tago la 22a de aprilo, des pli por la konstruado de verdaj olimpikoj de Pekino. Mi tre ĝojas ke mi povas partopreni en la laboro de tiuj verdaj olimpikoj."

Atinginte Pekinon en la 15a de januaro, Paul persistis en piedirado kaj iris tra tieaj plimultaj distriktoj kaj gubernioj. Pekino atentas verdigon, prenas energio-ŝparajn kaj verdajn konstruajn materialojn, tio lasis al li profundan impreson. Li sentis ke kvankam Ĉinio, same kiel aliaj landoj, frontas al la problemo de media polucio, tamen Ĉinio estas aktiva por protekti la medion. Li kredas ke post nelonge Ĉinio antaŭiros en media protektado kaj pekinaj olimpikoj estos sukcesaj verdaj olimpikoj. En piedirado Paul kontaktis multajn ĉinojn kaj estis kortuŝita de iliaj varmeco kaj amikeco. Paul diris:

"En Pekino ĉiutage okazas al mi interesaj aferoj. Sole tiuj, kiujn mi renkontas, estas tre interesaj, pli kaj pli varmaj kaj amikaj. Antaŭvespere de la Printempa Festo, mi iris survoje kaj ne sciis kion fari ĉar mi ne trovis tranoktejon. Tiam iu knabino direktis aŭton al mi kaj invitis min pasigi la ĉinan novjaran tagon kune kun ŝia familio."

Ĝuste kiel Paul sentas, lia agado por propagandi verdajn olimpikojn akiras plenan subtenon de la registaro kaj socio de Ĉinio. Oficisto de la Ĉina Forsta Administracio akceptis lin kaj laŭdis lin. Laborantoj de pekina popola medioprotekta organizo --- la Pekina Tergloba Vilaĝo mobilizis multajn medioprotektajn volontulojn kunlabori kun li. Sinjoro Chi Tianwu de la vilaĝo diris al nia raportisto:

"Unue ni sciigis 700 volontulojn de la Tergloba Vilaĝo ke ili faru propagandon. Poste ni fondis retejon por teni kontakton kun la volontuloj kiuj volas piediri kune kun li." Ankaŭ pekinanoj eĥis la agadon de Paul. Ili admiras lian deziron piediri tra la mondo kaj planti centmilionon da arboj.

Pekina sinjorino Yu Xinbin volonte propagandas protektadon de medio post emeritiĝo. Ŝi diris ke la agado de Paul profunde kortuŝis ŝin:

"Lia agado estas sankta kaj granda, tamen tre peniga. Tiu afero estas signifoplena. Mi daŭrigos la laboron, ekzemple mi instruos la loĝantojn kiel klasifiki eluzitaĵojn, kiel vivi laŭ la medioprotekta kaj ŝpara maniero kaj konstrui verdan loĝkvartalon."

Paul forlasis Ĉinion en la 23a de februaro. Li diris ke li revenos en la Pekinaj Olimpikoj de 2008 kaj komunikos la ideon de verdaj olimpikoj al diversaj lokoj de la mondo.

"Mi revenos en 2008 por propagandi la ideon de verda medio-protektado. Tio estas spirite brila afero. Tiam la verdaj olimpikoj estos ne nur la afero de Pekino. Diverslandaj popoloj venos al Pekino por spekti la olimpikojn, do ili transportos la ideon de verdaj olimpikoj al diversaj anguloj de la mondo."