• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-08 17:22:27    
Antaŭ fino de 2006 Italio retiros ĉiujn armeanojn el Irako

cri

La 7-an de junio en Bagdado, itala vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj Massimo d'Alema esprimis, ke Italio iom post iom reduktos la nombron de siaj armeanoj garnizonantaj en Italio de la kuranta monato kaj retiros la tutan armeon antaŭ la fino de la kuranta jaro.

Massimo d'Alema faris interparolon kun irakaj gvidantoj pri la plano de armea retiriĝo. Li emfazis, ke la promeso retiri la italan armeon garnizonantan en Irako estis la ŝlosila punkto por la itala nova registaro gajni venkon en la ĝenerala elektado. Lastatempe la itala armeo plurfoje estis atakita en la suda parto de Irako kaj tio plie urĝis la italan novan registaron plenumi sian promeson. En la 5-a de junio iu itala armea aŭto estis atakita en la suda Irako, kaj tio kaŭzis morton de unu homo kaj vundiĝon de 4. Tiu ĉi evento altigis la nombron de italaj armeanoj garnizonantaj en Irako, kiuj mortis pro atakado, al 38. Analizistoj montris, ke la itala nova registaro deziras urĝe plenumi sian promeson pri armea retiriĝo ĉefe pro la politika konsidero pri la jenaj 3 flankoj.

Unue, Usono jam falis profunden en Irako. Tial, la italaj popolanoj ĝenerale opinias, ke ju pli frue Italio retiros sin el Irako, des pli bone. Nuntempe, interne de la reganta federacio de mezaj kaj maldekstraj partioj, pluraj partioj apelaciis, ke la nova registaro gvidata de ĉefministro Romano Prodi kiel eble plej rapide ellaboru planon pri armea retiriĝo, por ke la itala armeo kiel eble plej frue forlasu Irakon. Fronte al la pli kaj pli grandiĝanta premo interne kaj ekstere de la reganta federacio, la itala nova registaro devas rapide plenumi sian promeson faritan en la kampanjo.

Due, la plano pri kompleta retiro de la itala armeo el Irako reflektas la ŝanĝiĝon de la nuna itala registaro en ĝiaj kontraŭterorismaj politikoj. Italio havas 2 700 armeanojn garnizonantajn en Irako, kaj la nombro okupas la kvaran lokon, tuj post tiuj de Usono, Britio kaj Korea Respubliko. La nuna itala registaro jam esprimis al Usono, Britio kaj aliaj landoj, ke post sia armea retiriĝo el Irako, Italio pligrandigos sian pacprotektan forton en Kosovo, Bosnio-Hercegovino, Afganio, okcidenta Afriko kaj aliaj lokoj, por ke Usono kaj Britio povu sendi pli da armeanoj al Irako.

Trie, en la diplomatia tavolo Italio iom post iom proksimiĝas al Francio kaj Germanio kaj revenas al Eŭropo. Post sia enposteniĝo kiel itala ĉefministro, Romano Prodi deziras kune klopodi kun Francio kaj Germanio por antaŭenpuŝi la unuigitajn diplomatiajn politikojn de Eŭropo.

Analizistoj diris, ke la armea retiriĝo el Irako fare de Italio naskos profundajn influojn ne nur al la iraka situacio, sed ankaŭ al la situacio de la tuta mezorienta regiono.