• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-08 20:49:51    
Disvolva vojo de ĉinaj entreprenoj

CRI
Laŭ konigo, ĉinaj novtipaj entreprenoj, kiuj posedas kapablon de esploro, ekspluato kaj kreo, komencis plenumi internaciigan strategion per la maniero de translanda investo kaj kunlabora administro. Multaj ĉinaj fakoj havas evidentan superecon, ekzemple familiaj elektroaparatoj, malpeza industrio, tekstila industrio, konfekcio kaj prilaboro de manĝaĵoj, la fakoj jam instalis entreprenojn kaj establojn per ekstera investo kaj alportis enlandajn superajn produktan forton, materialojn kaj pecojn al la internacia merkato, tial formis provizan ĉenon de translanda administrado.

Estro de investa departemento sub la Komerca kaj Disvolva Konferenco de UN sinjoro Khalil Hamdani opiniis, ke en la lastaj jaroj, ĉinaj entreprenoj sin montris en translanda aĉeto.

"De 1999 ĝis 2005, ĉinaj korporacioj havis almenaŭ 277 aĉetajn programojn ekstere kaj la nombro estas plej multa en Azio. Kaj en 2005 rapide pliiĝis ĉina aĉeto en evoluintaj landoj. Tio montris, ke laŭ strategio ĉina ekstera investo tendenciĝas al aĉeto de famaj markoj, scienc-tekniko, produktoj, instalaĵoj kaj merkatoj de evoluintaj landoj."

Kompreneble, la translanda marŝado de ĉinaj entreprenoj ne estas tute glata. En 2005, sub granda usona enlanda politika premforto, CNOOC forlasis la aĉeton al usona pentrola korporacio Unocal. En la kuranta jaro, ankaŭ Lenovo, kiu sukcese faris aĉeton, alfrontis malfacilon en Usono. Komence de la kuranta jaro, Lenovo akiris mendan kontrakton de usona Ŝtata Departemento pri komputiloj je pli ol 10 milionoj da usonaj dolaroj. Sed ĉi tiu negoco estis bremsata de iuj usonanoj, iuj membroj de usona Kongreso eĉ esprimis, ke aĉeto de komputiloj de Lenovo alportos "minacon" al usona ŝtata sekureco. Sub la premforto, kvankam la usona Ŝtata Departemento tenis la kontrakton, tamen reguligis servon de komputiloj kaj esprimis, ke en la estonteco oni rigore ekzamenos ĉi tian mendan kontrakton de komputiloj.

Vicĝenerala direktoro de Lenovo sinjoro Liu Xiaolin diris, ke kvankam ĉinaj entreprenoj renkontis grandan politikan bremsforton, tamen ili ne devas forlasi la sonĝon fariĝi translandaj korporacioj:

"Nur kiam ĉinaj entreprenoj eliras, kiel entreprenoj de Japanio kaj Korea Respubliko, fremdaj landoj konas forton de la ĉina ekonomio kaj konas tion, ke ĉinaj entreprenoj tute laŭ merkata leĝo publike kaj juste agas, oni povas igi fremdlandajn konsumantojn havi bonan senton al ĉinaj entreprenoj, inkluzive de Lenovo, kaj malaperos ĉi tia suspekto."

Specialisto esprimis, ke kvankam translanda aĉeto de ĉinaj entreprenoj altiris pli kaj pli da rigardoj de la mondo, tamen en la monda aĉeta teatro Ĉinio ankoraŭ estas malgranda rolo, kaj translanda aĉeto de ĉinaj entreprenoj ankoraŭ troviĝas en postiĝinteco.

Asistanto de ĉina ministro pri komerco sinjoro Chen Jian diris, ke por ĉinaj entreprenoj kvankam disvolvo de ekstera investo kaj translanda aĉeto estas rapida kaj la kresko estas granda, tamen kompare kun altiro de investo de eksteraj komercistoj, la ĝenerala skalo ankoraŭ estas malgranda. Li esprimis, ke ĉinaj entreprenoj devas laŭgrade disvolvi translandan aĉeton kaj atenti eviton de risko.

"Ĉinaj entreprenoj devas alte atenti diferencon inter internacia kaj enlanda merkata funkciado en internaciiga aĉeto, kolekti superecajn riĉfontojn, fini ordigon, private teni en-kaj-eksteran tempon de translanda aĉeto, redukti administran riskon de entreprenoj, klopodi por plej bonaj ekonomiaj interesoj, lerni kaj uzi internaciajn popularajn financajn ilojn kaj metodojn kaj redukti riskon kaj koston de aĉeto."

Chen Jian montris, ke nun ĉinaj entreprenoj ankoraŭ urĝe bezonas altigi translandan administran kapablon, teni kernajn riĉfontojn de produktado kaj administrado kaj eduki internaciajn talentulojn.