• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-09 15:11:49    
Specimena esplorado de Ĉinio pri handikapuloj

cri

En aprilo de la kuranta jaro, multaj lokoj de Ĉinio sin trovis en printempo, tamen sur la stepo de la gubernio Gangcha de la Haibei-a Tibet-nacieca Aŭtonoma Subprovinco de la provinco Qinghai, okcidenta parto de Ĉinio, restis lasta neĝo. En tiuj frostaj tagoj, 20-jara junulino Miao Zirun, membro de la taĉmento por specimene esplori pri la handikapuloj de la gubernio, motorbiciklis al paŝtistaj loĝejoj dise situantaj sur la stepo por esplorado.

En ĉiu paŝtista loĝejo Miao Zirun kaj aliaj taĉmentanoj detale pridemandis la nombron de la familianoj, ilian enspezon kaj sanstaton, kaj atente notis la donitaĵojn.

Tiu esplorado estas parto de la dua specimena esplorado de Ĉinio pri handikapuloj. Ekde la 1-a de aprilo, la esplorantoj faras esploradon en hejmoj de 2 milionoj kaj 600 miloj da handikapuloj, kiuj okupas 2% de la tutlanda loĝantaro kaj estas elektitaj laŭnivele el la 31 municipoj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj de la tuta lando.

La unua specimena esplorado de Ĉinio pri handikapuloj iris antaŭ 19 jaroj. Kun la evoluo de la socio kaj ekonomio kaj altiĝo de la kuraca kaj higiena nivelo, ŝanĝiĝis la nombro, dislokado, konvalesko kaj enoficigo de handikapuloj siagrade. Sinjoro Chen Xinmin, vicestro de la oficejo de la dua specimena esplorado de Ĉinio pri handikapuloj, diris:

"La donitaĵoj kaj dokumentoj faritaj de la unua specimena esplorado ne povas reflekti la realecon jam ŝanĝiĝintan. Tio ne utilas al la registaro ellabori, plenumi kaj taksi la planojn kaj politikojn pri la handikapulaj aferoj, sed kaŭzas multajn malfacilojn al la realaj laboroj."

Nia raportisto sekvis unu el la esploraj grupoj de la Ĉina Federacio de Handikapuloj al la supre menciita gubernio Gangcha de la provinco Qinghai. La gubernio elektis 4 specimenojn de subgubernia nivelo kaj 8 specimenojn de vilaĝa nivelo. La gubernio estas vasta kun malmultaj loĝantoj, la esploratoj loĝas tiel dise, ke la maksimuma distanco inter du loĝejoj estas pli ol 5 kilometroj kaj la maksimuma alteco de loĝareo estas pli ol 4 500 metroj super la mara nivelo. La trafiko estas tre malfacila, cetere la degeliĝinta neĝo faris la vojeton kotplena kaj glitiga, tiel ke la esplorantoj ofte glitfalis.

Tamen tiuj malfaciloj ne malhelpis ilian atentan kaj detalan esploradon. Esplorantino Miao Zirun diris ke la esplorado estas parto de la esplorado pri ĉina landa stato kaj la rezulto koncernas la vivon de milionoj da handikapuloj, kio permesas nenian malatenton. Ŝi diris al nia raportisto:

"Tio estas la unua fojo por mi iri al vilaĝo. Ĝenerale mi faras la laboron tre atente kaj preterlasas nenion esplorindan. Laŭ mi servi al handikapuloj estas vere bona afero."