• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-09 16:09:57    
Afgana problemo fariĝis fokuso de konferenco de nacidefendaj ministroj de NATO

cri

La 8-an de junio en Bruselo, okazis la konferenco de nacidefendaj ministroj de NATO. Oni rimarkis, ke ankaŭ Afganio, kiu ne estas membrolando de NATO, sendis sian nacidefendan ministron Abdul Rahim Wardak al la konferenco, kaj la afgana problemo fariĝis la kerna temo de ĉi-foja konferenco.

La afgana problemo fariĝis la kerna temo de ĉi-foja konferenco, evidente pro tio, ke lastatempe la sekureca situacio de Afganio malpli boniĝis. Lastatempe la kontraŭregistara armita forto de Talibano ege vigliĝis en la suda parto de Afganio, kie svarmis talibanaj armitoj kaj multiĝis diversaj atakaj kaj konfliktaj eventoj. En la lastaj 3 semajnoj almenaŭ 400 personoj en tiu ĉi regiono mortis en konfliktado. Eĉ en Kabulo kaj la ĉirkaŭaj regionoj, kie garnizonas internaciaj sekurigaj trupoj gvidataj de NATO, ofte okazis tumultaj kaj atakaj eventoj. Ekzemple, iu aŭtovico de la usona armeo kolizie mortigis plurajn afganajn civilulojn kaj forfuĝis, kaj tio kaŭzis la plej grandaskalan tumulton en Kabulo post la eksplodo de la afgana milito en 2001. La tumulto kaŭzis morton de almenaŭ 20 personoj kaj vundiĝon de pli ol 100. Ĉi-foja konferenco de nacidefendaj ministroj de NATO estis okazigita ĝuste en tia fono kaj oni speciale invitis la nacidefendan ministron de Afganio al la konferenco.

En la konferenco oni faris 2 gravajn decidojn pri la afgana problemo. La unua estas plimultigo de trupanoj. La konferenco postulis, ke antaŭ la fino de julio oni sendu pliajn 7 000 soldatojn al Afganio. Tiam la totala nombro de trupanoj gvidataj de NATO plimultiĝos de la nunaj 9 000 ĝis 16 000, preskaŭ duobliĝonte. La dua estas tio, ke la pacprotekta agado de NATO disvastiĝu al la suda parto de Afganio, kie relative viglas la talibana forto.

En la komuna raportista akcepto okazigita kune kun afgana nacidefenda ministro Abdul Rahim Wardak, ĝenerala sekretario de NATO Jaap de Hoop Scheffer diris: "En la fino de julio NATO firme plenumos sian planon pri disvastigo de la internacia sekuriga trupo al la suda regiono de Afganio. Neniu devas dubi pri la firma volo kaj kapablo de NATO por plenumi tiun ĉi planon. La internacia sekuriga trupo gvidata de NATO havas la kapablon por plenumi tiun ĉi mision kaj neniam estos forpelita el la suda parto de Afganio."

Alia rimarkinda punkto de ĉi-foja konferenco de nacidefendaj ministroj de NATO estas tio, ke la konferenco pasigis la Ministran Gvidilon, celante direkti la estontecan militan agadon de NATO.