• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-09 17:25:41    
Ĉina Internacia Komerca Foiro de Kultura Afero eksponas ĉarmon de la ĉina kulturo

cri

Karaj retlegantoj, kvankam en la mondo troviĝas malsamaj gentoj kaj lingvoj, tamen per kulturo oni povas konstrui ponton por fari reciprokajn komprenon kaj interfluon. Nun en la ĉina urbo Shenzhen, okazis la dua Ĉina Internacia Komerca Foiro de Kultura Afero, en kiu eksponiĝas kulturaj riĉfonto kaj produktoj de kelkdek kulturaj urboj ĉinaj kaj alilandaj. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Baseno de la Flava Rivero estas origina loko de la ĉina antikva kulturo kaj tie ankoraŭ viglas kelkaj antikvaj artoj. Chenjiagou de la gubernio Wenxian en la urbo Jiaozuo, Henan-provinco, estas origina loko de ĉina Chen-a Taijiquan kaj homoj el tiu loko faris prezentadon en la unua ekspona halo. Inter 5 skoloj de ĉina Taijiquan, Chen-a Taijiquan estas plej antikva kaj ĝi emfazas kunfandon de elasteco kaj dureco. Laŭdire nun en la mondo troviĝas 150 milionoj da homoj sin ekzercantaj per ĉina Taijiquan. Unu el ili estas Chen Gang. Li diris al raportisto:

"Oni paŝas sur kurba linio por sin ekzerci kaj per turniĝo ŝprucas forto. Ĝia plej grava karakterizo estas kunfandi lukton, Qigong kaj ĉinan filozofion kaj unuiĝas tri flankoj. Bedaŭrinde la Chen-a Taijiquan ne estas populara same kiel Yang-a Taijiquan, ĉar la Chen-a Taijiquan estas origino de ĉia Taijiquan kaj antaŭe ĝia heredo okazis nur meze de patro kaj filo kaj estis konservativa. En la lastaj du jaroj, ĝi disvastiĝis al ekstero."

En la ekspona halo, kopiaĵo de ĉina nacia trezoro—bronzaĵo Simuwu altiras al si multajn aprecantojn. En la 19-a de marto de la jaro 1939, en kampo situanta norde de la vilaĝo Wuguan de Anyang de la provinco Henan, oni elfosis la plej grandan bronzaĵon de la mondo, la kvarpiedan kaldronon Simuwu. Tiu loko estas kerno de kulturoj de la dinastioj Yin kaj Shang en la 16-a jarcento a.K. Testudaj ŝeloj kaj bestaj ostoj kun famaj skribaĵoj estis elfosata en la loko. Nun Ruino de la dinastio Yin peticias esti monda kultura heredaĵo.

Bronzaĵo havas specialan signifon en la ĉina historio. En periodo de bronzaĵa civilizacio, ĝi estis nacia plej grava estetika instrumento. La kvarpieda kaldrono Simuwu alta je 133 centimetroj, estas la plej granda bronzaĵo elfosita de Ĉinio ĝis nun. Ĝi reprezentas tiaman ĉinan altan fandan teknikon kaj samtempe havas neordinaran rakonton. Elfoso de la bronzaĵo en 1939 trafis japanan agreson kontraŭ Ĉinio kaj ĝia elfosanto kaj protektanto Wu Peiwen estas 84-jara en la kuranta jaro. Wu Su'an, nepo de Wu Peiwen, konigis al raportisto:

"En la 19-a de marto de 1939, kiam mia avo rekonstruis tombon de familiaj prauloj, li trovis la bronzaĵon. Por eviti rabon de japanoj, oni metis ĝin en orientan domon de korto. Informiĝinte, japanoj sinsekve trifoje venis por fari priserĉon. Mia avo kaj liaj gefratoj trifoje translokigis kaj fosis ĝin. Fine ĝi estis kaŝita en la orienta domo de la korto je 8 jaroj."