• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-12 15:22:33    
Pri foiro en kiu eksponiĝas tradicia kulturo kaj moderna artaĵo de la ĉina nacio

cri

En 1959 kiam fondiĝis Ĉina Historia Muzeo, bronzaĵo Simuwu kiel ŝtatnivela relikvo venis al la muzeo. Nun ĝi restas tie.

Ĉinio havas vastan teritorion kaj riĉajn naturajn fontojn. Tial en diversaj lokoj, aperas malsamaj kulturaj formoj. Aroj da ĉinaj pentraĵoj el galerio Chuanbei de Nanchong en la provinco Sichuan havigis al aprecantoj ŝancon senti tiean longdaŭran kulturan historion kaj tiuj pentraĵoj tenas originan spiriton de ĉinaj tradiciaj naciaj pentraĵoj. Pentristo He Yulong konigis:

"En Nanchong troviĝas multaj homoj, kiuj faras pentradon, ĉar en la loko, oni alte atentas lernon, klerecon kaj tradician edukitecon, tial deinfanaĝe homoj faras legadon, pentradon kaj skribadon. Tiel nomata ĉina nacia pentraĵo estas artaĵo post kelkmiljara historia sedimentiĝo. Nia basena arto estas apenaŭ malferma kaj tenas originajn tradicion kaj belecon, kompreneble malmultas kunfando kun ekstera kulturo kaj troviĝas dense tradicia etoso."

He Yulong konigis, ke pro malprogresinta ekonomio en la urbo Nanchong, multaj pentristoj vivas en malriĉa kondiĉo. Tial li funkciigas galerion por helpi tieajn pentristojn vendi pentraĵojn por sin vivteni.

La provinco Guizhou en ĉina sudokcidenta landparto estas ĉefa loĝejo de la Miao-a nacieco. En longa tempodaŭro, popolanoj de la Miao-a nacieco kreis karakterizan tinkturadon. Ĝi estas mempentra arto kaj havas dense naciecan trajton. Sinjoro Hong Fuyuan, kiu partoprenas en la foiro sin okupiĝas pri arta kreado kaj konservado de vaksa tinkturado je pli ol 30 jaroj kaj liaj projektoj estas konservataj de muzeo.

Por fari enketon kaj konservon, sinjoro Hong trapasis pli ol cent montvilaĝojn. Li opinias, ke la arto estas antikva kaj havas enhavoriĉan kulturon. Li diris:

"Nacieca desegnado ŝajne estas perilo de nacieca kulturo kaj ĝi spegulas psikologion, historion, kulturon kaj emocion de la nacieco. Ĝi havas multajn desegnojn, precipe kompleksa desegno de birdo kaj fiŝo. Tia desegno manifestas harmonion de natura vivo."

En la foiro, eksponiĝas ne nur tradicia kulturo de la ĉina nacio, sed ankaŭ moderna artaĵo kaj tio faciligas al homoj senti vivecon de Ĉinio alportatan de politiko pri reformado kaj malfermo.

Ĉina Internacia Komerca Foiro de Kultura Afero en Shenzhen altiras al si artistojn kaj komercistojn el preskaŭ 20 landoj, kiaj Britio, Germanio, Korea Respubliko, Aŭstralio, Singapuro kaj Malajzio. Ili aprecas la ĉinan kulturon kaj samtempe eksponas sian propran kulturon kaj streĉas komercan bonŝancon por fari kunlaboron kun Ĉinio.