• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-12 18:36:51    
Iom pri rakonto post peto de nematerialaj kulturaj heredaĵoj (foto)

cri
Post 3-monataj kolektado, ordigado kaj notado, fine la Kultura Buroo de Xingshan-gubernio prezentis materialojn de 5 milionoj da ideografiaĵoj pri peto de xingshan-a popolkanto kiel nemateriala kulkutura heredaĵo kaj surbendigis pli ol 20 diskojn. Sukcesa peto de la xingshan-a popolkanto kiel nemateriala kultura heredaĵo ne nur dependas de kompleta skriba kaj videa materialoj, sed ankaŭ dankas al longtempa atento de lokaj kulturaj departementoj al tiu tradicia kulturo. En 2004, supranivela kultura departemento nomumis la vilaĝon Huxi de la gubernio Xingshan kiel "popolkantan vilaĝon", ĉar preskaŭ ĉiuj loĝantoj de tiu vilaĝo ŝatas kanti la xingshan-an popolkanton. Estro de la Kultura Buroo de la gubernio s-ino Wan Guoqing konigis:

"La xingshan-a popolkanto venas el tamburado kaj gongado en sarkado. Kiam kamparanoj elradikigis herbojn, la tamtamgonga grupo ofte ludis tamburon kaj gongon por kuraĝigi la homojn, vilaĝanoj kaj kantis kaj laboris, flamiĝanta tambur-sono tre stimulis la homojn."

Antaŭ la 70-aj jaroj, kaŭze de malfacila trafiko, xingshan-a popolkanto nur servis kiel labora kanzono. Post reformado kaj malfermo, la vivo de montaj vilaĝanoj multe pliboniĝis, popolkanto ne nur estas labora kanzono en la kampo, sed ankaŭ eniris hejmon de vilaĝanoj, antikantado fariĝis aparta maniero de lokanoj por ripozi. En 1982, la urbo Yichang de la provinco Hubei de meza Ĉinio okazigis la unuan popolkantan konkurson, iu ordinara kamparanino de la gubernio Xingshan alportis la xingshan-an popolkanton al granda urbo. En oktobro de 2005, Chen Jiazhen kun aliaj 4 familianoj partoprenis en la "3-a Ĉina Suda-Norda Popolkanta Konkurso", xingshan-a popolkanto unuafoje suriris grandan scenejon de Pekino. Avino Chen, kiu estas intime nomata de la homoj kiel "popolkanta avino" diris al raportisto:

"Post reformado kaj malfermo, koncepto de la homoj ŝanĝiĝis, nun mi kantas eĉ en granda urbo, ili tre envias min. Mi kuraĝe kantas, kaj laborante kaj irante. Iuj scias, ke mi lertas kanti, do invitas min al geedziĝa ceremonio por prezenti."

Tamen, laŭ la plej lasta kampa enketo, nemultaj homoj scipovas la xingshan-an popolkanton, la proporcio ne atingis 10% de la totala loĝantaro de la gubernio kaj ĉiuj estas maljunuloj aĝaj je pli ol 50. Por pli bone heredi popolan arton de maljunaj artistoj kaj pli grandgrade konservi karakteron de la xingshan-a popolkanto, en julio de 2005, la Kultura Buroo de la gubernio kaj lokaj departementoj elektis centran elementan lernejon kaj mezlernejon de la urbeto Huangliang kiel "ekzemplan bazlokon de heredo de xingshan-a popolkanto". Estro de la centra elementa lernejo de Huangliang s-ro Tian Kui konigis:

"Xingshan-a popolkanto jam estis enlistigita en ĉiutaga horaro de la lernejo. Ni kolektas kanttekstojn en la tuta lernejo kaj eĉ en la tuta gubernio, la novaj kanttekstoj montras lokajn moron kaj kutimon kaj ŝanĝiĝon de la vilaĝo post reformado kaj malfermo. Nun pli ol 800 lernantoj de la tuta lernejo scipovas la xingshan-an popolkanton."

Ĝuste pro diversflanka klopodo, nun en la elementa lernejo de Huangliang, oni ofte aŭdas klaran kantvoĉon de geknaboj.

"Tambura kaj gonga sonoj skuas la ĉielon, kantoj kaj ridoj sonoras tra la monto, xingshan-a popolkanto estas trezoro, belega kanzono disvastiĝas al diversaj lokoj."

Karaj amikoj, ĵus vi aŭdis nove adaptitan xingshan-an popolkanton "Xingshan-a Popolkanto Eniras Lernejon" prezentitan de lernantoj de la elementa kaj meza lernejoj de Huangliang. Cetere, sekve de sukceso peto de nematerialaj kuluraj heredaĵoj de Ĉinio, pli multaj homoj konis artan valoron de xingshan-a popolkanto, kaj plie sin dediĉas al protekto kaj heredado de tiu "muzika fosilio".