• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-13 15:27:32    
Vizito al Halo de Kuriozaĵoj en Imperiestra Palaco de Pekino

cri
Imperiestra Palaco de Pekino estas rezidejo de imperiestroj de la dinastioj Ming ( 1368-1644 ) kaj Qing ( 1644-1911), la lastaj du feŭdismaj dinastioj de Ĉinio. En ĝi ekzistas ne nur impona antikva ensemblo, sed ankaŭ miliono da valoregaj kulturaj relikvoj. Pro tio ĝi estas rigardata kiel grandega trezorejo de la orienta kulturo. Hodiaŭ ni konduku vin en Halon de Kuriozaĵoj de Imperiestra Palaco de Pekino, por apreci raraĵojn de la kulturaj relikvoj konservatajn en la palaco.

Halo de Kuriozaĵoj, areanta je 2 200 kvadrataj metroj, situas en la orienta parto de Imperiestra Palaco, kaj konsistas el 6 eksponejoj, kie troviĝas 311 pecoj aŭ kompletoj da kuriozaĵoj selektitaj el la kulturaj relikvoj de Imperiestra Palaco. Laŭ konigo de s-ino Zhang Rong, estro de la fako pri antikvaĵoj de Imperiestra Palaco, preskaŭ ĉiu el la eksponataj kuriozaĵoj estas unika, kaj ilia valoro estas nekalkulebla per mono. Siatempe ili estis faritaj de diverslokaj metiartaj majstroj invititaj de la kortega fabriko laŭ imperiestra ordono. Iuj el tiuj kuriozaĵoj estis tributoj oferitaj de lokaj burokratoj al imperiestro. Tiuj brilaj artaĵoj el oro, arĝento, jado, smeraldo, perlo kaj gemo reprezentas la plej altan teknologian nivelon de sia epoko.

Inter tiuj kuriozaĵoj videblas la granda kvanto da vivbezonaĵoj de la kortego, kaj ili enkorpigas luksecon kaj komfortecon de la imperiestra vivo. Ni prenu iun pokalon kiel ekzemplon. Ĝi estis farita per blanka jado, kun oraj kovrilo kaj bazo. Ĝi devenis de unu peco da senmakula jado. Kuŝante sur la ora bazo, ĝi similas al floranta blanka lotusfloro. En la Halo de Kuriozaĵoj, troviĝas multe da similaj brilaj jadaĵoj. S-ino Zhang Rong konigis, ke tiuj belaj jadaĵoj originis el la ĉina plej fama jado-produktejo – Hetian de Xinjiang, nordokcidenta Ĉinio, kaj estas kremo de jadaĵoj. Ŝi diris:

"La plej bona speco de Hetian-jado estas tiu prenita el rivero. Ĝi aspektas varmeta kaj humideca, kun delikata kvalito kaj oleeca brilo surface. Tia jado estas valorega."

La eksponataj imperiestraj uzaĵoj ne nur havas la bonegan kvaliton, sed ankaŭ estas lertaj je la projekto kaj rafinitaj je la teknologio. Inter la eksponaĵoj troviĝas agata taso kun admirinda formo. La tasa tenilo estis skulptita kiel amindan besteton, kies antaŭaj du ungetoj kroĉiĝas sur la rando de la taso, kaj buŝo proksimiĝas al la taso. Ŝajnas, ke ĝi intencas ŝtele gustumi trinkaĵon el la taso, sed timas esti rimarkata de homoj, kaj pro la momenta ne-atento, ĝia vosto estas bedaŭrinde premita sub la tason. La besteto aspektas tre viveca kaj aminda.