• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-14 12:44:29    
Ekzistas "ora monto" en sudo de Ŝanhajo

cri
Ora Monto estas la fora ĉirkaŭurbo, suda de Ŝanhajo, la ĉina plej granda komerca kaj industria urbo. En la ĉina lingvo, la nomo de Ora Monto signifas riĉan lokon. Sed en la pasinta longa tempo, la ekonomia disvolva nivelo de Ora Monto estis grande pli malprogresinta ol tiu de aliaj lokoj de Ŝanhajo, eĉ ne atingis la meznombran nivelon de la ĉina orienta regiono. Sed en la lasta jaroj, ĉi tiu situacio sekrete ŝanĝiĝis.

En longa tempo, loĝantoj de Ora Monto laboris ĉefe pri agrikulturo kaj enspezo estis malmulta, ankaŭ familio de sinjoro Song Jie estas tia. Song Jie sciigis raportiston, ke antaŭe li ĉiam pensis pri gajno de pli multa mono, sed en la lastaj jaroj, li ne refoje maltrankvilis pro mono, ĉar nun tagoj de vilaĝanoj estas pli kaj pli bonaj:

"Laŭ loĝa medio, antaŭe multaj vilaĝanoj loĝis en kabanoj, sed nun ili loĝas en larĝaj domegoj. Kaj trafiko estas tre oportuna, fundamente ĉiuj vilaĝoj sternis cementan vojon al pordoj de ĉiuj vilaĝanoj. Cetere, nun ĉiuj vilaĝoj havas domojn de aktivado por maljunuloj, kuracajn domojn kaj gimnastikejojn, vilaĝanoj povas ĝui instalaĵojn de kuracado kaj amuzo en vilaĝoj."

Ĉi tiu ŝanĝiĝo vere estas transpasa disvolvo, por Ora Monto, kiu havas nur pli ol 580 kvadratajn kilometrojn kaj 800 mil loĝantojn. En 3 jaroj, Ora Monto jam fariĝis investa varma loko, kies industriigo kaj urbigo unuapaŝe formiĝis. Koncerna respondo de la loka registaro sinjoro Liu Zhengxian konigis:

"En la lasta jaro, industria totala produktovaloro de Ora Monto superis 61 miliardojn da juanoj, en la lastaj 5 jaroj la jara meznombra pliiĝo estis 33,8%. Fundamente formiĝis sistemo de subtenilaj industrioj. Cetere, nun la urbiga proporcio jam superis 55%."

Kial en tiel mallonga tempo la loka industrio estis tiel rapide disvolvita? Por ekspliki la demandon ni devas paroli de kemia industrio de Ora Monto.

En 1979, Ŝanhajo fondis ŝanhajan petrolan kemi-industrian korporacion en Ora Monto, de tiam la korporacio fariĝis granda industria entrepreno de Ora Monto. En la lastaj jaroj, la loka registaro pli kaj pli klare konis la altiran rolon de kemia industrio al la ekonomio de Ora Monto kaj decidis grave disvolvi detalan kemian industrion, biomedikamenton, tekstilan kemian industrion, malpezan kemian industrion kaj aliajn kemiajn industriojn kun alta aldona valoro.