• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-06-14 12:35:15    
Ĉina ekstera komerco alfrontas 3 bremsajn faktorojn

cri
Ĉina ekstera komerco alfrontas 3 bremsajn faktorojn

Laŭ informo, lastatempe estro de instituto pri internacia komerco kaj ekonomia kunlaboro sub la ĉina Ministerio pri Komerco sinjoro Chai Haitao esprimis, ke neŝpara kreskado, pli kaj pli akra komerca konflikto kaj malfavora saldo de serva komerco estas la 3 grandaj bremsaj faktoroj de ĉina ekstera komerco.

Ĉeestante al forumo en la ĉina orienta urbo Ningbo, Chai Haitao diris, ke neŝpara kreskado de ekstera komerco montris, ke kostoj de riĉfontoj kaj media protektado estas grandaj kaj dependeco de prilabora komerco estas relative forta.

Komerca konflikto alportis grandan premforton al la medio de ĉina ekstera komerco.

En la flanko de serva komerco, Chai Haitao diris, ke nun Ĉinio okupas nur la 9-an lokon de la mondo.

Ĉina importado de aŭto altiĝas 80% en antaŭaj 5-monatoj ĉi-jare

En la 12-a de junio, laŭ statistiko de Ĉina Ĝenerala Dogano, de januaro ĝis majo ĉi-jare, Ĉinio importis 870 milojn da aŭtoj. Kompare kun la sama tempo de la pasinta jaro la nombro altiĝis 80%.

Ĉina aŭta importa dogano mapliiĝos en julio

La 1-an de julio, ĉina aŭta importa dogano refoje malpliiĝos ĝis 25% de la nunaj 28%. Merkataj personoj anlizis, ke post kiam oni plenumos novan impostan proporcion por importaj aŭtoj, prezaro de pasaĝeraj aŭtoj malpliiĝos.

La 1-an de januaro de la kuranta jaro, Ĉinio reduktis doganon de importaj aŭtoj ĝis 28% de 30%.

Ĉinio prenos novan impostan politikon al komercado de diamanto ekde venonta monato

La 12-an de junio, respondeculo de la ŝanhaja negocejo de diamanto malkaŝis, ke Ĉinio prenos novan impostan politikon al komercado de diamanto ekde la 1-a de julio.

Ŝanhaja negocejo de diamanto estas ununura negocejo de diamanto en Ĉinio.

Respondeculo de la ŝanhaja oficejo pri diamanto diris, ke ĉi-foja nova reguligado de politiko akcelos sanan disvolvon de la ĉina diamanta industrio.

50 miliardoj da juanoj estos investataj al pekina-ŝanhaja altrapida fervojo

Laŭ informo, la ĉina Ministerio pri Fervojo jam decidis kolekti 50 miliardojn da juanoj el asekura kapitalo kiel antaŭan kapitalon de programo kaj investos la kapitalon al reformado de inĝenieriaĵo de fervoja linio de Pekino ĝis Ŝanhajo.

Prezidanto de ĉina Asekura Kontrola kaj Administra Komitato Wu Dingfu informis pri tio en asekura forumo, kiu okazis lastatempe.

Tibetaj antilopoj en Kekexili akomodiĝas al pasejo por bestoj de Qinghai-Tibeta Fervojo

Ĵurnalisto informiĝis el natura parko Kekexili, ke laŭ migrado de tibetaj antilopoj, kiu komenciĝis ekde la dua tagdeko de majo, tibetaj antilopoj jam akomodiĝas al pasejo por bestoj de Qinghai-Tibeta Fervojo.

Laŭ konigo, de majo de la kuranta jaro, tibetaj antilopoj en Kekexili komencis grandskalan migradon por genero.